Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Belarta rikolto 2013. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio
Belarta rikolto 2013. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio
Belarta rikolto 2013. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio
Ebook115 pages1 hour

Belarta rikolto 2013. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Rating: 4.5 out of 5 stars

4.5/5

()

Read preview

About this ebook

Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Eldonita surbaze de interkonsento inter Mondial kaj Universala Esperanto-Asocio.

La libro enhavas la tekstojn premiitajn dum la Belartaj Konkursoj 2013: de Jorge Camacho, Luiza Carol, Ewa Grochowska, Lena Karpunina, Jesper Jacobsen, Dimitrije Janičić, Benoît Philippe, Nicola Ruggiero kaj Nikolao Uzunov, krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj (Humphrey Tonkin) kaj artikolon de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin titolitan "Kion fari pri la Esperanto-literaturo?".

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateNov 18, 2013
ISBN9781595692733
Belarta rikolto 2013. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Related to Belarta rikolto 2013. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Related ebooks

Reviews for Belarta rikolto 2013. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Rating: 4.5 out of 5 stars
4.5/5

2 ratings1 review

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

  • Rating: 5 out of 5 stars
    5/5
    A redacted collection of Esperanto-language literature by acknowledged experts in good Esperanto prose- and poetry-writing style, along with a concluding essay by Humphrey Tonkin, make this a truly worthwhile read.

Book preview

Belarta rikolto 2013. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio - Mondial

cover.jpg

Belarta rikolto 2013

img1.jpg

Belarta rikolto 2013

Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj

de Universala Esperanto-Asocio

(Various Authors)

Copyright

Kopirajto

Eldonejo: Mondial

Nov-Jorko, Usono

Published with Smashwords

Various Authors:

Belarta rikolto 2013

Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de

Universala Esperanto-Asocio (UEA)

© 2013 La aŭtoroj kaj UEA

Laŭ interkonsento kun UEA, kiu havas la rajton

pri la unua publikigo de la premiitaj verkoj,

Mondial eldonas ĉi tiun libreton kaj senpage

dissendas al ĉiu gajninto po unu ekzempleron.

La regularon pri la Belartaj Konkursoj de UEA oni povas legi en:

uea.org/dokumentoj/regularo_belartaj_konkursoj.html

Redaktinta teamo: Michela Lipari, Humphrey Tonkin,

Anna kaj Mati Pentus, Ulrich Becker

Pri la lingva kvalito de la tekstoj respondecas la aŭtoroj mem.

Ni nur korektis la plej evidentajn mistajpaĵojn kaj erarojn

kaj iomete unuecigis la formaton.

ISBN 9781595692689 (libro)

ISBN 9781595692733 (elektronika libro)

www.librejo.com

img2.jpg

Unu el la aŭtoroj gajnintaj premiojn dum la Belartaj Konkursoj en 2013 estas Nicola Ruggiero (maldekstre), ĉi tie kun la konata islanda Esperanto-poeto, tradukisto kaj eseisto Baldur Ragnarsson dum la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko, Islando.

(Foto reproduktita kun permeso de N. Ruggiero.)

Rezultoj de Belartaj Konkursoj 2013

Poezio:

Unua premio: Nicola Ruggiero Okazis iam

Dua premio: Benoît Philippe Atena taverno

Tria premio: Nicola Ruggiero Nur korvoj du

Partoprenis  32 verkoj de 17 aŭtoroj el 15 landoj

Prozo:

Unua premio: ne aljuĝita

Dua premio: Ewa Grochowska Parentezo

Tria premio: Jesper Jacobsen La Punĉbovlo de la diablo

Honora mencio: Ewa Grochowska Eskapo

Partoprenis  24 verkoj de 12 aŭtoroj el 10 landoj

Teatraĵo:

Unua premio: ne aljuĝita

Dua premio: ne aljuĝita

Tria premio: Luiza Carol Tempo rabita

Honora mencio: Nikolao Uzunov Veronia

Partoprenis  2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj

Eseo:

Unua premio: Jorge Camacho De hajko al hajko

Unua premio: Lena Karpunina Aliro al la mistera Jean Ribillard

Dua premio: ne aljuĝita

Tria premio: Dimitrije Janičić "Cent jaroj de originala Esperanto-

literaturo en Serbio"

Partoprenis  8 verkoj de 7 aŭtoroj el 5 landoj

Infanlibro de la jaro:

Eldonejo Mondial La mirinda sorĉisto de Oz (tradukis

Donald Broadribb)

Partoprenis  1 verko de 1 eldonejo el 1 lando

Nicola Ruggiero:

Okazis iam

Okazis iam ĉe la mateniĝoj

ke mi nur randis side ĉe la lito

rigardis ĉion, ĉirkaŭ mi, sengusta.

Mi mortis, kun aliaj kadavraĉoj

mi kredis atingita jam la vivon:

salajro kaj loĝejo kaj manĝaĵoj,

kaj ĉio brakumata de l’ vakuo,

mi iom sentis, mi neniom amis,

kaj nul signifis, kaj nenion celis.

Okazis tiam ke mi vundis vorte,

forlasis revojn kaj mil ambiciojn,

forgesis ĉarmi kaj rideti iel,

mi volis formortigi mian patron

kaj ĉiun kiu ne samopiniis,

ĉar ĉiuj dioj kaj esperoj mortis,

jen mi sen li, sen ŝi kaj for de ĉio,

kun Dylan Thomas sur la lipoj vinaj,

kor’ mia dezertiĝis en mallumo.

Mi sidis rande de la fenestrego

direkta al la nordo, kaj fumaĉis,

mispensis pri la vivo, pri la sorto,

rimarkis ke mi iam povis flugi

same leĝere kiel fum’ cigareda

kaj l’ emo salti, sekvi la ventegon

tentaĉis emocie kaj altire:

sed mi stultul’ forĵetis cigaredon

kaj fek al viv’, decidis mi pluvivi.

Benoît Philippe:

Atena taverno

inter plebaj bordeloj malvalumaj

silka muziko buzuka{1}

kaj sangvina magituŝa raŭko

el gorĝo arda de adoleskanto

kun ŝvitakole ŝvela jugularo

doloron kante dekantas

pro danco ilumina

de revinklina ino

sur la tablofino

krispas mia retsino{2}

kaj emus mi

kun ambaŭ karamboli

Nicola Ruggiero:

Nur korvoj du

Ĉi tie eĉ la suno letargias

kaj voĉas tre mallonge al la homoj;

nur korvoj du la sunon liturgias

per ringaj movoj, enaeraj zumoj.

Distie la odoroj de la stratoj

preteras la percepton duondorman;

nur korvoj du plenvekas, inter kotoj,

super silento neĝa, tagon firman.

De tie ili spektas la abundon

kaj grake mokas la neniam satajn

ĉar flugas ili en majestan ondon;

for tie, manoj svingas superŝutajn

salutojn kaj admiras la vivindon:

nur korvoj du plenĝuas lumojn grotajn.

Ewa Grochowska:

Parentezo

La homamaso ĉirkaŭ ni similas maron ŝtorman. La ripetadaj ondoj de vojaĝantoj malpaciencaj, ŝvitantaj sub la pezo de siaj bagaĝoj, inundas la stacidomon. Pli kaj pli maltrankvila, mi ĉirkaŭpremas Tomon. Samtempe mi observas la horartabelon. Dum kelkaj sekundoj mi projektas novan foriron, sed tuj mi ree regas min. Nun mi hastas fermi tiun ĉi ĉapitron de mia vivo travivitan parenteze, sed ŝajnas al mi, ke la nevidebla sablohorloĝo malrapidigas la elfluadon de siaj minutoj.

Unu semajnon antaŭe mi decidis subite, en plena somera sezono, foriri al la Lazura Marbordo. Mirakle, mi trovis liberan ĉambron en malgranda hotelo, dudek kilometrojn malproksime de la maro. Neniu atendis min ĉi tie, sed mi bezonis fuĝi mian ĉiutagan monotonecon. Matene mi profitis de la plaĝo, mi dormis posttagmeze. Ĉiujn vesperojn mi traveturis sencele dezertajn, landinternajn vojojn, ĝis kiam la laciĝo devigis min reveni. Tamen en hotelo mi turniĝis kaj returniĝis senpova en mia lito: mi ne sukcesis dormi.

Iun vesperon, kiam mi haltis antaŭ la stopsigno, li aperis neatendite, sola sur la obskura vojo. Senpripense, mi invitis lin enaŭtiĝi. Mi pasigis kun Tomo kvin neforgesindajn tagojn, ŝanĝante hotelojn laŭ liberaj ĉambroj. Feliĉa kiel neniam ajn, mi ignoris mian aĝon: mi transsaltis la ondojn, mi kuris zigzage sur la plaĝo, mi konstruis sablajn kastelojn, mi kolektis konkaĵojn. Tomo, kun siaj buklaj haroj hirtigitaj de vento, plezurege akompanis min ĉien. Li ankaŭ aspektis feliĉa. Niaj interŝanĝoj, plenaj de tenereco, anstataŭis rapide la distancon kaj la nefidon de la unua momento de nia renkontiĝo.

Tomo ŝajnis ensorĉata de miaj vortoj kaj mimadoj. Ne konscie, mi uzis la lertaĵojn de mia iama profesio. Estante imitistino, sola sur la scenejo, mi kaptis la atenton de centoj da personoj, mi surprizis kaj ridigis publikon. Mi provokis admirajn fajrerojn en la okuloj de la spektantoj. Bedaŭrinde, la aplaŭdoj kaj la gloro malpermesis al mi aŭskulti mian biologian horloĝon. Jam de kelkaj monatoj en mia kapo senĉese tiktakis la dolora frazo tro malfrue, tro malfrue… La deziro neniam plenuma hantis min ĝis mia mirindega renkontiĝo kun Tomo. Trankviligita de lia ĉeesto, mi ne plu aŭdis miajn bedaŭrojn. Mi do plej profitis de tiu tempo de feliĉo fragila, kies fatalan finon mi jam antaŭflaris. Mi eksplodigis mian ferian budĝeton por profiti de ĉiuj distraĵoj proponataj ĉirkaŭe: ŝipekskursoj, delfen-spektaklo, balon-flugado.

*  *  *

La voĉo, tute ne sentema al mia amstato, antaŭsignas la alvenon de la trajno. "La TGV {3} numero 6504 de Nico estas venonta en la stacidomon, vojon C. Malproksimiĝu de la kajorando!" Tiuj vortoj sonas en mia cerbo samkiel verdikto nenuligebla: mi estas disigota de Tomo. Tio estas la fino de nia komuna aventuro, mallonga, sed tiel intensa.

Kelkaj bluaj uniformoj aperas en la stacidomo, kaj mi tremetas. Bonŝance, nova ondo de vojaĝantoj englutas ilin. Kun la palpebroj duonfermitaj mi premas Tomon kontraŭ mia brusto kaj remomoras nian lastan vespermanĝon.

*  *  *

Tiun vesperon, malgraŭ la timo altiri la atenton, mi surmetis mian citronkoloran robon, unu el miaj fantaziaj someraj ĉapeloj kaj ni iris kune en restoracion. Tomo, vera ĉarmegulo, karesis mian vizaĝon. Poste li provis demeti mian ĉapelon tiel mallerte, ke mia glaso plena de vino renversiĝis, kolorigante la tablotukon kaj niajn manojn ruĝe. Malkolera, mi ekridis, imitata de Tomo, sub la malaprobaj rigardoj de aliaj klientoj.

Ni ja estis feliĉaj. Tamen la postan tagon, aŭskultante la televidajn informojn, mi ekkonsciis, ke tiu situacio ne povos daŭri plu. Kontraŭvole mi kontaktis la policejon. La lastan nokton, dum Tomo dormis apude, mi deziris ŝanĝi mian decidon, eskapi kun li, pensante nek pri la konsekvencoj, nek

Enjoying the preview?
Page 1 of 1