Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Memoraĵoj de kampara knabo
Memoraĵoj de kampara knabo
Memoraĵoj de kampara knabo
Ebook109 pages1 hour

Memoraĵoj de kampara knabo

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Memoraĵoj de kampara knabo prezentas al ni adoleskan viv-lernadon en tre malfavoraj cirkonstancoj. Vilaĝa knabo, Balbino, pene travivas malriĉecon kaj politikan, religian kaj soci-klasan subpremadon en la Galegio de la 1940aj jaroj, tuj post la hispana enlanda milito... Lia kreinto, Xosé Neira Vilas (1928-2015), naskiĝis en Vila de Cruces, en la interna Galegio, kaj en 1949 elmigris al Bonaero, kie li kompletigis siajn studojn kaj komencis sian literaturan kaj intelektulan karieron, samtempe universalan kaj profunde galegan. Logita de la revolucia Kubo, li ekloĝis en Havano en 1961, kie li fondis la Galegan Fakon de la Literatura kaj Lingvistika Instituto... (Iolanda Galanes; Universitato de Vigo) ---

Mi volis iel rakonti, kia estis la vivo de kampara knabo en la kvardekaj jaroj, t.e., en la tempo, kiam mi estis infano kaj laboris en la agroj kun miaj gepatroj kaj geavoj. Mi sentis intiman bezonon eligi el mi tiujn travivaĵojn. Mi konstatis, ke en la galega literaturo oni ne pritraktis tiun temon... (Xosé Neira Vilas) ---

...ĉi tiu romano de Xosé Neira Vilas estas atentinda kelkrilate. Ĝi estas pinta verko de unu el la plej malgrandaj naciaj literaturoj de Eŭropo, la galega, verkita en lingvo kiu spertis longan subpremadon en Hispanio sub reĝoj kaj diktatoroj... Ni estas bonŝancaj, ke en Suso Moinhos la romano tro­vis tiel talentan tradukanton. (Mark Fettes; Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio)

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateAug 6, 2017
ISBN9781595693495
Memoraĵoj de kampara knabo
Author

Xosé Neira Vilas

Xosé Neira Vilas (1928-2015) naskiĝis en Vila de Cruces, en la interna Galegio, kaj en 1949 elmigris al Bonaero, kie li kompletigis siajn studojn kaj komencis sian literaturan kaj intelektulan karieron, samtempe universalan kaj profunde galegan. Logita de la revolucia Kubo, li ekloĝis en Havano en 1961, kie li fondis la Galegan Fakon de la Literatura kaj Lingvistika Instituto.

Related to Memoraĵoj de kampara knabo

Related ebooks

Related categories

Reviews for Memoraĵoj de kampara knabo

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Memoraĵoj de kampara knabo - Xosé Neira Vilas

    cover.jpg

    Interna titolpaĝo

    img1.jpg

    Copyright

    (Kopirajto)

    Mondial

    Novjorko

    Xosé Neira Vilas:

    Memoraĵoj de kampara knabo

    Romano

    El la galega tradukis Suso Moinhos

    Provlegis Antonio Valén kaj Sten Johansson

    Galega originala titolo:

    Memorias dun neno labrego

    Serio Oriento-Okcidento, n-ro 53

    Sub aŭspicioj de UEA

    en Konsulta Partnereco kun Unesko

    © 2017 Mondial, Novjorko

    Published at Smashwords.

    © 2017 Fundación Xosé Neira Vilas (galega originalo)

    © 2017 Iolanda Galanes (antaŭparolo)

    © 2017 Suso Moinhos (traduko kaj piednotoj)

    Kopirajtoj por la fotoj:

    – paĝo 2: © 2017 Luís Reimóndez

    – paĝoj 96-102: © 2017 Fundación Xosé Neira Vilas

    – paĝoj 16, 72, 81 kaj 93: © 2017 Herdeiros de Isaac Díaz Pardo

    Kovrilo: Suso Moinhos kaj Mondial

    Library of Congress Control Number: 2017909196

    ISBN 9781595693464 (paperback)

    ISBN 9781595693495 (ePub)

    www.librejo.com

    Aŭtorfoto

    img2.jpg

    Antaŭparolo de la Prezidanto de UEA

    img3.png

    La eldonserio Oriento-Okcidento de UEA estis starigita, ĉirkaŭ la jaro 1960, kiel kontribuo al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj. Konforme al la nomo, tra la jaroj la Serio ja prezentis klasikajn verkojn el la du grandaj kultursferoj de Azio kaj Eŭropo — sed jam frue evidentiĝis la bezono transponti aliajn kulturajn diferencojn, interalie tiujn inter Nordo kaj Sudo, aŭ inter la skribaj kaj la buŝaj literaturoj de la mondo.

    En tiu longa kaj varia vico de trezoroj, ĉi tiu romano de Xosé Neira Vilas estas atentinda kelkrilate. Ĝi estas pinta verko de unu el la plej malgrandaj naciaj literaturoj de Eŭropo, la galega, verkita en lingvo kiu spertis longan subpremadon en Hispanio sub reĝoj kaj diktatoroj. Kaj se tio jam vekas la intereson de esperantistoj, des pli ili simpatios kun la aŭtoro, galega elmigrinto kiu verkis la rakonton en la kafejoj de Bonaero, unuavice por tuŝi la korojn de siaj samsortanoj. Tiaj naskokondiĉojn ja bone komprenas nia diaspora legantaro.

    Krome, la romano ĉiufraze elspiras la etoson de la gepatra tero, enfokusigante la spertojn kaj pensojn de adoleskulo kiu komencas trovi sian propran vojon en mondo plena de maljusto. La riĉa lingvaĵo de la originalo enhavas densan rikolton de proverboj, fiksaj komparoj kaj aliaj esprimoj el la parola lingvo, dum la kampara scenejo kuntrenas alispecajn tradukdefiojn. Ĝuste tiaj intimaj portretoj el la popola vivo estas nemalhaveblaj en la Serio, kontribuante al nia aprezado de la lokeco de la kultura diverseco, kaj de ĝia rezisto al asimilado en kosmopolitaj vizioj.

    Ni estas bonŝancaj, do, ke en Suso Moinhos la romano trovis tiel talentan tradukanton, kaj ĉe Mondial tiel aprezeman eldonejon. Vi, karaj legantoj, restas la alia esenca elemento por la prospero de la verko en nia lingvo. Legu ĝin ĝue!

    Mark Fettes

    Antaŭparolo

    img4.png

    Eble miloj da personoj povus rakonti la historion de Balbino, kiun vi tenas nun ĉemane. Memoraĵoj de kampara knabo prezentas al ni adoleskan viv-lernadon en tre malfavoraj cirkonstancoj. Vilaĝa knabo pene travivas malriĉecon kaj politikan, religian kaj soci-klasan subpremadon en la Galegio de la 1940aj jaroj, tuj post la hispana enlanda milito. Tiun inican vojon oni priskribis en la galega lingvo, ankaŭ mem subpremata, sed ĝuste la romano, la intrigo kaj la lingvo-elekto elstarigas la dignon kaj justemon de protagonisto, kiu konkeras niajn korojn ekde la unuaj vortoj. Tial Balbino iĝis simbolo.

    Konatiĝi kun Balbino signifas eniri la mondon de lia kreinto, Xosé Neira Vilas (1928-2015). Neira naskiĝis en Vila de Cruces, en la interna Galegio, kaj en 1949 elmigris al Bonaero, kie li kompletigis siajn studojn kaj komencis sian literaturan kaj intelektulan karieron, samtempe universalan kaj profunde galegan. Logita de la revolucia Kubo, li ekloĝis en Havano en 1961, kie li fondis la Galegan Fakon de la Literatura kaj Lingvistika Instituto, kaj interalie laboris kiel redaktoro de la infanrevuo Zunzún. En 1992 li revenis al Galegio kaj plu aktivadis en la kultura sfero kiel direktoro de la Fondaĵo Xosé Neira Vilas[1] kaj kiel membro de la Reĝa Galega Akademio. La sukceso de Memoraĵoj de kampara knabo konfirmis lian kvaliton kiel romanisto en- kaj ekster-lande, sed li verkis ankaŭ poemojn kaj vastan kolekton da eseoj kaj ĵurnal-artikoloj. Li tradukis en la galegan, ekzemple, verkojn de Federico García Lorca, Alejo Carpentier, Nicolás Guillén kaj José Martí. Lia kultura agado estis larĝe agnoskita per sennombraj premioj kaj li estis nomumita honora doktoro en la universitatoj de Koruno kaj Havano.

    Sed ni revenu al la historio de Balbino. Memoraĵoj de kampara knabo aperis en 1961 kun ilustraĵoj de la elstara Luís Seoane[2], ĉe la bonaera eldonejo Follas Novas, konstanta foiro de la galega libro, kiun Neira Vilas mem estris. Tiu unua eldono cirkuladis sur ambaŭ bordoj de Atlantiko, kaj ĝia eksterordinara kvalito kadre de la tiama paŭpera panoramo de verkoj en la galega turnis la libron en bazan legaĵon. Tiam evidentiĝis, ke necesas galegia eldono de la verko, kaj tiu aperis ĉe Edicións do Castro kun ilustraĵoj de Isaac Díaz Pardo[3], en Sada (Koruno), la 17an de majo 1968, koincide kun la Tago de la Galega Beletro. Ĝi baldaŭ elĉerpiĝis, same kiel la postaj eldonoj, ĉiam kun pli alta preskvanto. La inica rolo de la verko etendiĝis al la lernejoj, kie ĝi fariĝis la unua legaĵo de ĉiuj generacioj alfabetigitaj en la galega, kaj al kiuj la aŭtoro dediĉis la libron[4]; poste la sama publiko revalorigis ĝin plenkreske. La demokratia aŭroro en Hispanio kaj Portugalio bezonis modelojn de digneco kaj justeco, kaj la komenca eĥo de la verko disvastiĝis.

    Samtempe kun la pluaj eldonoj de la originalo, aperis ankaŭ ĝiaj unuaj tradukoj. Krom la memhispanigoj de Neira, tre sukcesaj kaj en Kubo kaj en Hispanio[5], oni tradukis Memoraĵojn en la aliajn lingvojn oficialajn en Hispanio (la eŭskan kaj la katalunan) kaj en la cetera Iberio (la portugalan). Dum tiu periodo, la fakto, ke la aŭtoro vivis en Kubo, favoris la internacian disvastiĝon de la verko – tial ni sciiĝis pri la ekzisto de kelkaj fragmentaj versioj, kiel la ĉina, rusa, ĉeĥa, ukraina kaj bulgara, kaj ankaŭ pri kelkaj kompletaj, kiel la germana, eldonita en GDR. Oni komencis studi kaj diskonigi la verkon en universitataj sferoj. Kelkaj tiuj laboraĵoj inkludis partan aŭ totalan tradukon, kiel ekzemple la versioj itala, franca, angla aŭ la pli freŝaj tradukoj rumana kaj japana, ankoraŭ farataj. La nuna valora traduko en Esperanton, de Suso Moinhos, ĝuste konfirmas ĝian universalecon – post longa itinero eble neniam imagita de la aŭtoro[6].

    Mi neniam pensis,

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1