Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov (Romantraduko al Esperanto)
Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov (Romantraduko al Esperanto)
Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov (Romantraduko al Esperanto)
Ebook270 pages3 hours

Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov (Romantraduko al Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Historio, muziko, stalinismo, samseksemo, eĉ sciencfikcio – jen nur kelkaj el la temoj de la kompleksa, inteligenta romano de Claudio (klaŭdjo) Morandini, kiun Mondial prezentas en la stilriĉa traduko de Giulio Cappa:

En 1996 Ethan Prescott, juna muzikisto el Philadelphia, Usono, vojaĝas plurajn fojojn al Rusio por renkonti la maljunan kolegon Rafail Dvoinikov, cele al longa intervjuo per kiu disĉiplo omaĝas preskaŭ forgesitan majstron. La titolo de la projekto, Unutema rapsodio, reeĥas unu el la plej tipaj komponaĵoj de Dvoinikov. Infanaĝon, junecon, renkontojn, amojn kaj humiligojn elvokas la maljunulo per la libereco kaj senreviĝo de tiu kiu finfine ne plu devas prirespondi al iu ajn. Liaj muziko kaj vortoj pruvas, ke ankaŭ sub la direktivoj de subprema povo eblas gardi la liberecon de artisto kaj de homo. Per la stiloj de rakonto, eseo, dekokjarcenta pamfleto, taglibro, leteroj, pridemandadoj, konversacioj kaj telefonvokoj, la romano malpeze sed profunde esploras la rilatojn de muziko kun socio, de politiko kun arto kaj de historio kun nuntempo – kaj la kunvivadon inter kunuloj.

Claudio Morandini naskiĝis (1960), vivas kaj verkas en Aosta, Italio, kie li estas mezlerneja instruisto. Oni listigas lin inter la plej interesaj nuntempaj italaj romanistoj. Lia ĝis nun plej granda sukceso, Neĝo, hundo, piedo (2015), jam aperis en franca, hispana, angla kaj turka tradukoj. La esperantigo de Unutema rapsodio (2010) male estas ĝia unua traduko.

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateApr 12, 2020
ISBN9781595694058
Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov (Romantraduko al Esperanto)
Author

Claudio Morandini

Claudio Morandini lives in Aosta, where he balances his career as a writer with his work as a teacher. Neve, cane, piede, first published in 2015 is Morandini’s sixth book. The novel is a literary phenomenon; a top-five Italian bestseller, it won the Procida-Elsa Morante-Isola di Arturo prize in 2016 and has been translated into French, Spanish and Turkish. It appears here for the first time in English.

Related to Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov (Romantraduko al Esperanto)

Related ebooks

Related categories

Reviews for Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov (Romantraduko al Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov (Romantraduko al Esperanto) - Claudio Morandini

    cover.jpg

    Titolo

    img1.jpg

    Copyright

    (Kopirajto)

    Mondial

    Novjorko

    2020

    Unutema rapsodio – Interparoloj kun Rafail Dvoinikov

    Romano de Claudio Morandini

    Esperantigis Giulio Cappa (2020)

    2010 © Claudio Morandini

    By arrangement with Otago Literary Agency

    (Laŭ aranĝo kun la literatura agentejo Otago)

    Published with Smashwords.

    ISBN 9781595693976 (paperback)

    ISBN 9781595694058 (eBook)

    www.librejo.com

    www.bitlibroj.com

    Unutema rapsodio

    Homoj elverŝas gratulojn kaj jen ĉio. Ili mendas min por tiu aŭ alia tago, mi tiam ludas por ili, kaj ili diras – Oh, c’est un prodige, c’est inconcevable, c’est étonnant! – Kaj punkto fino.

    Wolfgang Amadeus Mozart

    Antaŭparolo (skizo n-ro 2)

    Mi ĉiam trovis fascina kiel romana intrigo la homan kaj artan itineron de la rusa komponisto Rafail Dvoinikov. En la 1920-aj jaroj, li koniĝis en Sovetunio kiel nervoza detruanto de akademiaj kanvasoj; li prezentis sin al la mondo kiel kontraŭburĝan malsocietemulon, kiu, sammaniere kiel aliaj avangardoj en tiuj jaroj, sed per pli konvinkaj kaj longedaŭraj fruktoj, nudigis konvenciojn, elartikigis tradiciojn, renversis instituciojn kaj majstrojn, produktante verkojn ofende modernecajn. Pro tia detrua agado, samtempe mokema kaj seriozintenca, li fariĝis honora membro de tiu artistaro, kiu, paralele kun la tutlanda politika revolucio, ambiciis regeneri la artan mondon. Sed kiam la politika revolucio – kiel tio ofte, aŭ eble ĉiam, okazas – sin delasis al pli kaj pli morna kaj subprema repensado de siaj fundamentoj, ĝuste tiun rolon de detruanto de burĝaj konvencioj, kiun antaŭe oni taksis lia plej granda merito, oni ekriproĉis al li kiel danĝeran devojiĝon. Venis malfacilaj, eĉ mizeraj jaroj, kun pentofaroj brulaj kiel humiligoj. Dvoinikov, aŭdaca en la kvinlinio, devis lerni la arton maski sian karakteron kaj ŝajnigi sin prudenta plenumanto de aliulaj direktivoj. Sed tion li neniam plene sukcesis, kaj ĝuste en tiu malsukceso kuŝas la grandeco de lia muziko. Ĝin hodiaŭ ni rajtas konsideri inter la plej altaj ekzemploj de arto tiom superforta, ke ĝia faristo mem ne kapablis ĝin plene bremsi.

    La aparta kondiĉo de Dvoinikov komunas ĉe pluraj muzikistoj el diversaj epokoj. Kortumaj komponistoj, ligitaj al potencaj komisiantoj, elverŝis verkojn je ĉiaj okazoj kaj manĝis ĉe servistaraj tabloj, ĉar malaltrangaj dungitoj. En la dudeka jarcento, kiam la figuro de artisto kaj intelektulo jam ŝajne emancipiĝis el ĉiaspeca aŭtoritato, la ekfloro de totalismaj reĝimoj resendas artistojn al la servistaraj manĝotabloj – ĉiujn, krom tiuj, kiuj pretas okupi, plene agorde kun la reĝimoj, respondecajn postenojn ne sen malpurigi siajn manojn; kaj tiujn, kiuj pretas elpatrujiĝi.

    Dvoinikov elektis nek silenton nek ekzilon, kiel aliaj kolegoj faris; pro humileco kaj neceso, ne pro servemo, li kliniĝis antaŭ la minaca mezkvalito de siaj juĝantoj kaj strebis – sen sukceso, mi ripetas, kaj por nia bonŝanco – ne esti originala. Liaj verkoj el la jaroj 1930-aj kaj 1940-aj, aŭskultitaj hodiaŭ, sonas kvazaŭ ŝirite inter la bezono komplezi, bezono alstrebita per supera sento pri metiarto, kaj obseda, suferema elverŝado de malregulaĵoj, okulumadoj, retretoj, krioj kaj teneraĵoj, senkongruecoj kaj kolereksplodoj, kiuj enrompas en la retorikan marĉon transŝanĝante la akademiismon, sur kiu ili flosas, en potencan sarkasman amason da ruboj.

    Kvankam li ĝuas ĝeneralan respekton fare de la plej atenta kritiko, Dvoinikov forevitis ĝis nun ĉian seriozan klopodon de muzikologia analizo, se oni esceptas la kontribuaĵojn de Swantner kaj Auberson en Usono, Moyzes en Germanio kaj Jerkinov en Sovetunio, ĉiuj siamaniere pioniraj, sed nur partaj, kaj ne senaj je miskomprenoj.

    Jernikov, en sia Panoramo de muzikistoj en la Komunisma Jarcento, el 1957, unua donas al Dvoinikov la merititan lokon apud Ŝostakoviĉ, kaj super respektindaj talentuloj kiel Glière, Kabalevski kaj Ĥaĉaturian. Lia kritika vidpunkto, ankoraŭ forte influita de ĵdanovismo, kiun li tamen plurfoje atakas, konsideras nur la oficialajn verkojn, tute preteratentante la privatan (aŭ, pli bone dirite, sekretan) produktadon, ĉefe ĉambromuzikan, kaj flankenlasante la junecan sezonon ligitan al la avangardaj movadoj.

    Swantner, en 1968, unua en Usono interesiĝas pri la figuro de Rafail Dvoinikov (Pure muzikisto, muzikisto pura: Dvoinikov); li tamen, malgraŭ la plej bonaj intencoj, transformas sian ulon en tragedian heroon titanece rezistantan kontraŭ la reĝimaj trudordonoj, kaj eĉ mokantan. Li tiel igas la aŭtoron novromantika, eĉ preskaŭ trampa figuro de individuisma ribelulo en subprema socio; tiu fascina rekonstruado tamen fontas el sufiĉe naiva kultura misinterpreto; eblas ĝin kompreni (ne pardoni), se oni consideras, ke Swantner havis aliron nur al la junaĝa verkaro, akcidente atinginta Usonon.

    Kvankam pli riĉa je dokumentoj kaj prudenta, tamen havas mankojn ankaŭ la verko de Auberson (Dvoinikov kaj Ŝostakoviĉ: kritika komparo, 1974), kiu plene baziĝas sur la kontraŭstarigo de la du komponistoj. Sed ve, la muzikologo el Philadelphia, mia propra honorinda majstro kaj mentoro ĉi tie en Drexel Universitato, ĉiam solvas ĝin favore al la dua. La kritikan perspektivon de Auberson – mi skribas tion kun bedaŭro – difektas ne nur la proksimigo de du granduloj el malsamaj grandecoj, sed ankaŭ la deklarite polemika celado kontraŭ Swantner. Dum tiu ekzaltis la ribeleman komponanton de Dvoinikov, male Auberson, kiu disponis pli vastan dokumentaron, ankaŭ pri la longa, malĝoja sezono de la submetiĝo al la principoj de socialisma realismo, substrekas liajn rezignojn, profitemojn kaj humiligajn adaptiĝojn. Rezultas sufiĉe negativa portreto de Dvoikinov, kiel homo, krom kiel muzikisto – kaj, kompreneble, implicita atribuado de stulteco al Swantner, kiu siatempe tion ne rimarkis [1].

    Sena je ia polemika celo, male en preskaŭ kompleta izoliteco, Moyzes, germano, presigas en 1979 la unuan veran monografian eseon pri Dvoinikov (Dvoikinov, komponisto de kontrastoj); signifoplenas tio, ke li ignoras la kontribuaĵojn de siaj antaŭuloj, kaj certe ne pro nescio. Moyzes vere celas proponi la unuan seriozan pritraktadon pri muzikisto, kies neglektita grandeco, burĝoninte en kondiĉoj de terura malkomforto, elstaros en siaj realaj dimensioj kiam la mondo finfine ekscios pri kiaj kondiĉoj fakte temis. Malgraŭ tia vere tre maleleganta deklaro (sed Moyzes ĝuste en tiuj jaroj transiris la orientgermanan landlimon en tre aventuraj cirkonstancoj), la verko de la germano estas esence muzikologia kaj kompara, plenŝtopita je teknikaĵoj kaj enfokusigita pri partituroj, dum la homon, Dvoikinov mem, oni preskaŭ tute ne konsideras. Ne estas hazardo, ke Moyzes, povinte aliri al konsiderinda nombro da presitaj muzikaĵoj kaj konsulti ankaŭ skizojn, reviziaĵojn kaj variantojn, tamen neniam gajnis la fidon de la rusa komponisto, kiu, post kelkaj poŝtaj kontaktoj, preferis resti tute aparte.

    Rimarkeblas, fine, ke la kritikan literaturon pri Rafail Dvoinikov lastatempaj akiraĵoj tute postlasis kaj kadukigis. Li plu komponadis, en libereco neniam antaŭe spertita, kvankam kun malpli intensa ofteco. Jam estas tempo relegi la evoluon de lia stilo, la periodojn de lia produktado pere de lensoj ne plu senfokusaj pro malproksimo, kiel tiuj de Auberson kaj Swantner, aŭ pro ideologio, kiel tiuj de Jernikov, aŭ senvalidigitaj pro akademiismo kaj laŭmodaj tendencoj, kiel tiuj de Moyzes.

    Dvoikinov estas homo kun vivo komplika kaj densa je eventoj, precipe malagrablaj, kaj kun menso neniam ŝablone, neniam simplece rezonanta. Mi intencas atesti ankaŭ pri tio, krom pri la implikita alteco de liaj eĉ plej pridebatataj komponaĵoj.

    Majo 1996

    Ethan Prescott

    NOTOJ POR ENKONDUKO

    Miaj unuaj kontaktoj kun Rafail Nikolaeviĉ Dvoinikov okazis antaŭ pli ol jaro. Mi jam delonge deziris omaĝi mian ĉiaman idealan majstron, kune kun Britten kaj Ives, kaj en januara tago, legante en muzika revuo artikolon ĝuste pri li kaj pri la malbonaj kondiĉoj, kiujn li travivas nuntempe en Rusio, mi venis al la ideo transformi mian devotecon – iom niĉan, mi konsentas – en ion pli konkretan kaj rimarkeblan ol citaĵo en orkestra peco aŭ dediĉo fine de partituro. Mi agnoskas, kun iom da senprudento, ke mi sentas min komforte ĉe skribado – kaj mi celas ne nur la aperigon de fakaj artikoloj, al kiu min devigas la tasko de docento pri komponado ĉe Drexel Universitato, aŭ de pli alireblaj tekstoj por nefakaj gazetoj [2]. En kelkaj el tiuj ĉi lastaj mi jam substrekis la gravecon de Dvoinikov en dudekjarcenta muzikhistorio, kaj en mia propra muzika edukiĝo. Venis la tempo, mi diris al mi mem, engaĝiĝi en ion pli ampleksan, en eseon – en libron: libron el interparoloj kaj dokumentoj, kun fotoj, analizado de partituroj, konfidencoj, ian monumenton al geniulo mirakle granda eĉ sub plej minacaj kondiĉoj.

    Tial mi skribis unuan leteron [3], en kiu mi submetis al la maljuna komponisto mian planon kaj petis lian konsenton. En ĝi mi prezentis min kiel juna admiranto tamen posedanta ĉiujn kritikajn ilojn necesajn por alfronti kompleksajn temarojn kaj analizojn – prezentiĝo iom patosa, mi konscias: per ĝi mi esperis, sen deklari tion malfermite, konvinki Dvoinikon same kiel Robert Craft konvinkis Stravinski ĉe planado de la famaj Interparoloj aŭ de la Memoraĵoj.

    Ĉu vere vi deziras dediĉi vian tempon al mi? post kelkaj semajnoj Dvoinikov havigis al mi respondon el Sankt-Peterburgo en bona angla lingvo. Mi iel dubas, ĉu tio vere valoras la penon. Aliaj komponistoj influis multe pli ol mi la disvolviĝon de dudekjarcenta muzika lingvaĵo.

    Lia modesteco kortuŝas min kaj persvadas, ke vere venis la tempo denove konigi al la mondo la grandecon de Dvoinikov, ĉar li mem ŝajne emas forvaporiĝi en elegantan forgeson. Mi do skribas al li, ke ofte plej grandas ne tiuj, kiuj volis fondi novan lingvaĵon, sed tiuj, kiuj preskaŭ sen rimarki laboris pri lingvaĵoj de aliaj, interne malfermante trairejojn, delikate transirante la limojn – kaj mi ekzemple aldonas ankaŭ kelkajn famajn nomojn, kun kiuj mi scias, ke li komforte sidos.

    Vi flatas min li replikas. "Mi malkaŝos al vi ion: en la lastaj semajnoj, dum kiuj mi atendigis mian respondon – kaj per tio mi esperas senkulpigi min pri la malfruo – mi aŭskultis surbendigojn por ekscii ion pli pri vi kaj la muziko, kiun vi verkas. Mi bezonis certiĝi, ne ke viaj intencoj honestas, sed ke niaj ideoj pri muziko, la via kaj la mia, akordigeblas. Mi devas gratuli vin, mia juna amiko: mi multe aprezis la fajnan orkestradon de via Ozontavola Simfonio kaj la kaprican sed solidan kontrapunkton de viaj Triopaj Kantadoj. Mi eĉ iluziiĝis percepti en la prezentoj la eĥon de iuj miaj malnovaĵoj, kaj kiam ni renkontiĝos ni certe sukcesos profunde priparoli tion – mi pardonpetas jam nun, se mi ŝajnas vanta, sed vantemo sen konsciencriproĉoj estas unu el la raraj privilegioj de maljuneco."

    Do ni ja renkontiĝos. Li volis sciigi al mi per tiu nerekta formo, ke li konsentas pri miaj intervjuoj. Tial mi plu pristudadas lian vivon kaj eniradas la detalojn de liaj partituroj. Claire, mia multvalora asistanto, helpadas arigi ĉion kio vere povas utili; ŝi elkaŝejigas el kolektistaj katalogoj kaj el la interreto manskribitajn partiturojn, pliajn leterojn kiujn oni kredis perditaj sed kiuj eble apokrifas, malnovajn koncertajn anoncafiŝojn el la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, kaj ĉion mi aĉetigas per la lernejaj fondusoj. Kaj Edna Coates, mia eldonisto [4], post kelksemajna hezitado, nun diras sin dispona pritaksi la aperigon de la eseo.

    EL LA TAGLIBRO DE ETHAN PRESCOTT

    12-a de Majo

    Dvoinikov?skribas Edna. Ĉu li havas merkaton?

    Mi alkutimiĝis al la lakoneco de ŝiaj retpoŝtaj mesaĝoj. Mi scias, ke ŝi ne volas soni definitive sed nur ŝpari tempon, kaj tial ŝiaj demandoj, unuavide negative skeptikaj, esprimas nur perpleksecon mildigeblan per kelkaj bonaj argumentoj.

    Dvoinikov estas la plej granda vivanta rusa komponisto. Kun Elliott Carter kaj malmultaj aliaj, la plej granda vivanta komponisto entute mi respondas.

    Ĉu vere? Kial do pri li mi aŭdas paroli nur vin, karulo?

    Ĉar vi renkontadas la malĝustajn personojn, karulino.

    Kion vi volas fari, ĉu intervjui lin?

    Intervjui, prikomenti kaj prezenti lin al la usona publiko. Neniu ĝis nun iam pensis pri tio.

    Kaj ĉŭ tio devus konvinki min?

    Dvoinikov estas grava historiero de la dudeka jarcento. Same kiel Ŝostakoviĉ, sed li havas la grandan avantaĝon, ke li vivas, kvankam, mi timas, ne plu longe.

    Faru, do. Sed pripensu, ĉu ne indus prokrasti la eldonadon ĝis kiam li mortos. La novaĵo pri morto ĉiam vekas kreskon de intereso.

    Vi estas cinika.

    Adorinde cinika, vi iam difinis min. Kien malaperis viaj adverboj?

    Intereso jam viglas: la maljuna majstro vivas izolite en familia daĉo, kaj volas ke neniu alproksimiĝu escepte de iu kunlaborantino. Li jam estas interesulo, laŭ la speco de Salinger, mi ne kredas, ke oni devas atendi lian morton.

    Mi volas lin mortinta.

    Vi troige incitemas.

    Mi adorinde incitemas, bonvolu. Kiam vi ekveturos?

    Venontan semajnon. Mi forestos tri tagojn, komence. Poste mi vizitos Dvoinikov du pliajn fojojn, aŭ almenaŭ ĝis mi havos sufiĉan materialon.

    Vi ne atendas de mi repagon de vojaĝkostoj, ĉu?

    "Tion prizorgos universitataj fondusoj [5]. Temas pri esploro por miaj fakultataj kursoj, krom por la libro kiu riĉigos vin. Mi dediĉis al Dvoinikov la tutan akademian jaron: lecionojn, prelegojn, koncertojn... Ĉiuokaze mi veturos al Rusio, ankaŭ se vi ne interesiĝas. Mi certe trovos alian eldoniston por aperigi la libron."

    Mi komprenis. Sed kiam vi revenos mi devos paroli al vi pri alia projekto.

    Ĉu muzika?

    Ja muzika, kio alia? Nur vi opinias, ke vi estas verkisto, Ethan. Mi abomenas muzikistojn, kiuj skribas vortojn. Ili apenaŭ kapablas fini frazon, kaj jam volas verki sian vivhistorion. Kaj ili aĝas nur tridek! Bone, mi elĉagreniĝis. Bonan vojaĝon, gardu vin de malsanoj.

    *   *   *

    15-a de Majo

    Kiam Carl malkovras, ke mi aĉetis flugbileton por Sankt-Peterburgo – nur unu, kaj por mi – li ekpaŭtas kvazaŭ mi volis agi sekrete.

    Ĉu vi intencis tion kaŝi al mi? li fakte diras, lia voĉo jam tremas.

    Nu, ĉesu. Temas pri studvojaĝo, ne pri libertempo.

    Kial do vi ne diris al mi? li prenas la bileton el mia mano kaj atente legas ĝin kvazaŭ serĉante ion. Jen. Vi aĉetis ĝin antaŭ tri tagoj. Tie estas dato, Ethan. Tri tagojn vi disponis por malkaŝi tion al mi, krom la antaŭaj, kiam vi ĉiuokaze povus diri, ke vi forvojaĝos sen mi.

    Mi ne kredis, ke Rusio interesas vin, jen ĉio.

    Male, la rusa ĵaza scenejo nekredeble multe interesas min li argumentas. Kaj Sankt-Peterburgo eksterordinare viglas, onidire, el tiu vidpunkto. Mi ne kredas, ke vi ne pensis proponi tion al mi. Poste, preskaŭ senvoĉe sed pli akre: Ĉu mi gravas tiom ete por vi?.

    Li amindas – mi diru konfidence – kiam li ial incitiĝas. Kun mia granda privilegio lia petola karaktero igas lin ofte incitiĝema, kaj tio igas lin aminda por mi plurfoje en semajno, ofte pli ol du fojojn en tago.

    Koleregi neniel utilas mi tamen decidas mensogi. Kaj, Carl, tio tute ne plibeligas vin.

    Mi ne koleregas. Mi nur volas kompreni.

    Bone, mi klarigos. Intervjuo kun Dvoinikov ne povas okazi nur perletere. Mi bezonas lin alparoli, lin vidi, senti kiel li reagas. Mi devas registri lian voĉon, ĉu vi komprenas? Lia voĉo ege interesas min kiel muzikiston.

    Febla alibio li siblas. Poste li rektigas sian kravaton, kiu verdire laŭ mi ne aspektis mislokite.

    Mi jam revenos post semajno, diable! La eldonisto min premegas, vi konas Edna, ŝi postulas konkludon. Kaj mi devos foti, traserĉi la paperaĵojn – tiujn de Dvoinikov, mi celas, kaj...

    Kial vi ne utiligas la interreton?

    Nun li rearanĝas la kolumon de la blankega ĉemizo, ankaŭ jam perfektan.

    Li eĉ ne scias, kio estas la interreto, kaj krome li preskaŭ blindas, Carl! Eĉ leterojn li devas skribigi al sekretariino...

    Tio finfine estas sekretariina rolo.

    Nu, mi forveturos. Mi bedaŭras, mi devintus diri tion al vi pli frue. Sed ne trudu al mi kulposenton, Carl. Carl?

    Denove la incitita rigardo, pli ol antaŭe. En tiaj okazoj nerva impulso povas plorigi lin kiel adoleskanton kiu sentas sin perfidita. Mi trovas lin adorinda ankaŭ en tiuj cirkonstancoj: granda, sinjoreca, svelta, eleganta kvindekjarulo ploranta – kaj ploranta pro mi, kaj ploranta esence ĉar li amas min. Sed mi evitu nun ĉiun sentimentalan kaj melodraman drivadon.

    Mi volas, ke vi pardonpetu li silabas post paŭzo.

    Ĉu mi pardonpetu?

    Jes.

    Sed tio ne havas sencon! Ne inter ni! Ni ja ne estas samoficejanoj, ni estas... (nun mi diros ĝin) ni estas fianĉoj!

    Mi ĉiuokaze kredas, ke mi pli bone fartos post via pardonpeto.

    Estas nenio, pro kio mi pardonpetu.

    Sed post tio mi pli bone fartos, Ethan. Ĉu ne sufiĉus tio, por igi vin pardonpeti? Se vi amas min, pardonpetu.

    Aminda maljunuleto. La perspektivo akompani lin survoje al kadukiĝo kaj flegi lin ĝis la lastaj tagoj min kortuŝas kaj foje ekzaltas, kvankam kompreneble mi neniel sentas urĝon pri tio.

    Pardonu min mi degnas.

    Pardonpeto akceptita.

    Li penas rideti. Poste li prenas mian manon.

    Mi ankoraŭ ne tute alkutimiĝis kunvivadi kun ĵazisto magistriĝinta pri arkitekturo, dekkvin jarojn pli aĝa, hejme ĉiam en ĉemizo kaj kravato ankaŭ kiam li povus senstreĉiĝi kalsone. Mi klarigu: mi ja ŝatas kunloĝi kun senriproĉa vireca dudekjarcenta dando, mi nur ne ĉesas miri, ke iu de mi tiom malsama deziras partopreni kun mi siajn aferojn, kaj ke mi reciproke tion deziras.

    Kunloĝante kun li en Manayuk, mi iom senpintigis mian konduton: nun mi spontanee kontrolas gestojn kaj voĉtonon, kaj ne plu permesas al mi intelekte provokajn starpunktojn kaj sintenojn – ne ĉar mi volas kaŝi mian veran naturon, sed ĉar mi malkovris, ke mia vera naturo esprimiĝas same kaj eĉ pli bone sen la njo-knabaj ŝablonoj inspiritaj de pasintaj kunularoj. Carl tute ne aspektas geje – mi ripetas, tiu estas lia naturo, kaj li ne kondutas diskrete pro honto de si mem: tion pruvas ke li senprobleme konfirmis al la kunludantaj amikoj kaj kolegoj siajn seksajn preferojn, kaj ke li emas tion fari ĉiam kiam en konversacio malfermiĝas eĉ spaceto por konfidenco. Li simple estas la plej aplomba gejo, kiun mi iam konis. Iuj el la medio kritikas lin pro tio, lin juĝas griza, konservema, tro atenteme respektinda: sed mi konas lin, kaj scias kiajn teneraĵojn li kapablas kiam li finfine liberiĝis je kravato kaj malbutomumis ĉemizon; mi ankaŭ scias, ke li malpli konservemas en intimeco ol kiam li sidas ĉe piano.

    Mi prenos por vi suveniron mi diras post paciga kiso.

    Kia spritulo. Sufiĉas, ke vi ne faru ion, kion mi ne volus scii, ke vi faris.

    Kun kiu do? Ĉu kun Dvoinikov?

    Kun iu ajn, kiu proksimiĝos.

    Ne estus tempo por tio. Kaj ĉiuokaze mi ne volas.

    Kial?

    Ĉar vi estas en mia vivo.

    Li elbuŝigas de mi tiajn sentimentalajn agnoskojn. Mi scias, ke multon valoras por li aŭdi tion – kaj tial mi diras, kvankam tio ne ĉiam spontanee okazas. Mi ankaŭ scias, ke mi sinceras: se ne, mi silentus, aŭ ĉirkaŭirus la aferon kaj elpensus pretekston aŭ ŝanĝus temon [6].

    Mi scias, ke nun li forpaŭtos en sian studĉambron – li havas propran, en kiu skribiloj, paperfolioj, ĉio estas milimetre precize aranĝita laŭ ŝajna malordo (ĵazistoj laŭfame vivas en pelmelo, tial li kunmetis ĵazistan pelmelon). Tie, sidante ĉe la piano, kun inspirita paŭto, li verkos novan pecon, laŭ la kutima skemo A – A – B – A, el tridekdu harmonie intensaj mezuroj kun malfrumilnaŭcentkvindeka parfumo kaj iom oblikva temo, tuta el septoj, naŭtoj kaj dektritoj; kaj fine de la krea ago, li almetos duone nostalgian, duone ĉantaĝan titolon, kiel Mi ne kredis vin tia, amiko, aŭ Mi enamiĝis al vera egoisto Mi volus diri al vi unu fojon por ĉiam ĉion kion mi sentas pri vi sed nun mi estas tro kolera.

    Kaj li ludos ĝin kun sia triopo. Ĝis li plu sentos sin ofendita,

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1