Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Rakontaro
Rakontaro
Rakontaro
Ebook853 pages12 hours

Rakontaro

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Tiu ĉi libro enhavas la rakontojn de Kafko, do praktike ĉion el lia verkaro escepte de la roma­noj, taglibroj kaj korespondaĵoj, kvankam la unuaj partoj de "Ameriko aŭ la malaperinto", kiuj ankaŭ aperas ĉi tie, ja konsidereblas kiel p

LanguageEsperanto
Release dateJun 13, 2020
ISBN9782369602224
Rakontaro

Related to Rakontaro

Related ebooks

Related categories

Reviews for Rakontaro

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Rakontaro - Franco Kafko

    Franco Kafko: Rakontaro

    Infanoj sur la ŝoseo

    Mi aŭdis la ĉarojn veturi preter la ĝardenkrado, kelkfoje mi ankaŭ vidis ilin tra la interspacoj apenaŭ moviĝantaj en la foliaro. Kiom krakis en la varmega somero la ligno en iliaj radoj kaj timonoj! Laboristoj venis de la kampoj kaj ridis tiom ke estis honto.

    Mi sidis sur nia malgranda pendolilo, mi ĝuste ripozis inter la arboj en la ĝardeno de miaj gepatroj.

    Antaŭ la krado ne ĉesis moviĝi. Infanoj kurpaŝe estis preter en momento; grenĉaroj kun viroj kaj virinoj sur la garboj kaj ĉirkaŭe malheligis la florbedojn; antaŭvespere mi vidis sinjoron promeni per bastono, kaj kelkaj knabinoj, kiuj venis renkonte al li, salutante paŝis en la flankan herbon.

    Poste birdoj ekflugis kvazaŭ ŝpruce, mi sekvis ilin per la rigardo, vidis, kiel ili supriĝis kvazaŭ unuspire, ĝis kiam mi ne plu kredis, ke ili supriĝas, sed ke mi falas, kaj mi tenis min pro malforteco firme ĉe la kordoj kaj iomete ekpendolis. Baldaŭ mi balanciĝis pli forte, kiam la aero jam blovis iom pli malvarmete kaj anstataŭ la birdoj aperis tremantaj steloj.

    Ĉe kandellumo mi ricevis mian vespermanĝon. Ofte mi havis ambaŭ brakojn sur la lignotabulo kaj, jam dormema, mi mordis en mian buterpanon. La forte aĵuraj kurtenoj pufiĝis en la varma vento, kaj kelkfoje iu ekstere preterpasanta tenis ilin per siaj manoj, se li volis pli bone vidi min kaj paroli kun mi. Plej ofte la kandelo estingiĝis baldaŭ, en la malhela kandelfumo petolis dum ioma tempo la kolektiĝintaj kuloj. Kiam iu demandis min de la fenestro, tiam mi rigardis lin kvazaŭ mi rigardus la montaron aŭ vidus en la nuran aeron, kaj ankaŭ li ne multe interesiĝis pri respondo.

    Se tiam iu saltis trans la fenestrosojlo kaj raportis, ke la aliaj jam estas antaŭ la domo, tiam mi tamen ĝemante leviĝis.

    Ne, kial vi tiom ĝemas? Kio do okazis? Ĉu estas aparta malfeliĉo, neniam rebonigebla? Ĉu ni neniam plu ree bonfartiĝos? Ĉu vere ĉio estas perdita?

    Nenio estis perdita. Ni kuris antaŭ la domon. Dank' al dio, jen fine vi!Vi venas ja ĉiam tro malfrue!Kial do mi?Ĝuste vi, restu hejme, se vi ne volas veni kun ni.Nenia kompato!Kio? Nenia kompato? Kiel vi parolas?

    Ni trapuŝis la vesperon per la kapo. Ne ekzistis taga kaj nokta tempo. Jen niaj jako-butonoj interfrotiĝis kiel dentoj, jen ni kuris en egala distanco, kun fajro en la buŝo, kiel bestoj en tropika lando. Kiel kirasuloj en praaj militoj, stamfante kaj alte en la aero, ni pelis nin reciproke tra la mallonga strateto kaj per tiu elano en la kruroj, pluen sur la ŝoseo. Iuj paŝis en la vojofoson, apenaŭ ili malaperis antaŭ la malhela krutaĵo, jen ili jam kvazaŭ fremduloj staris supre sur la kampovojo kaj rigardis desupre.

    Venu do desupre!Venu vi unue supren!Por ke vi repuŝu nin desupre, tion ni ne faros, por tio ankoraŭ sufiĉas nia sprito.Vi volas diri, por tio sufiĉas via malkuraĝo. Nur venu, venu!Ĉu vere? Ĉu vi? Ĝuste vi sukcesus nin repuŝi? Kiaj vi devus aspekti?

    Ni faris la atakon, ni estis puŝataj ĉe la brusto kaj kuŝiĝis en la herbon de la vojfoso, falante kaj libervole. Ĉio estis egale varmigita, ni sentis nek varmon nek malvarmon en la herboj, nur laciĝon.

    Turnante sin sur la dekstran flankon, metante la manon sub la orelon, oni plej volonte endormiĝus. Oni ja volis ankoraŭ streĉiĝi por levi sin kun levita mentono, sed kompense fali en pli profundan foson. Poste oni volis, kun la brako oblikve antaŭe kaj la kruroj oblikven blovitaj, sin ĵeti kontraŭ la aeron kaj certe fali en ankoraŭ pli profundan foson. Kaj tion oni volis neniam ĉesigi.

    Kiel, en la lasta foso, oni ekstreme etendiĝus, precipe en la genuoj, pri tio oni ankoraŭ apenaŭ pensis, kaj kuŝis ploreme kvazaŭ malsana sur la dorso. Oni okulumis, kiam knabo foje, kun la kubutoj ĉe la koksoj, kun malhelaj plandoj transsaltis de la deklivo super nin sur la vojon.

    La lunon oni vidis jam en ioma alteco, poŝtĉaro preterveturis en ĝia lumo. Malforta vento leviĝis ĝenerale, ankaŭ en la foso oni sentis ĝin, kaj en la proksimeco la arbaro eksusuris. Tiam oni ne plu tiom emis esti sola.

    Kie vi estas?Venu ĉi tien!Ĉiuj kunvenu!Kial vi kaŝas vin, lasu la stultaĵon!Ĉu vi ne scias, ke la poŝto jam pasis?Sed ne! Ĉu jam pasis?Kompreneble, dum vi dormis, ĝi preterveturis.Ĉu mi dormis? Ĉu vere?Silentu, tion oni ja vidas.Sed mi petas vin.Venu!

    Ni kuris pli dense, iuj reciproke etendis la manojn, la kapon oni ne povis teni sufiĉe alte, ĉar ni dekuris deklive. Iu elkriis indianan militkrion, niaj gamboj ricevis galopon kiel neniam, ĉe la saltoj la vento en la koksoj levis nin alten. Nenio povintus nin haltigi; ni estis tiom kuraj, ke eĉ dum preterkuro ni krucis la brakojn kaj povis trankvile retrorigardi.

    Sur la torentoponto ni haltis; la plukurintoj revenis. La akvo sube batiĝis ĉe ŝtonoj kaj radikoj, kvazaŭ ne estus jam malfrua vespero. Ne estis kialo por ke iu ne saltu sur la parapeton de la ponto.

    Malantaŭ arbustoj malproksime elveturis vagonaro, ĉiuj kupeoj estis lumigitaj, la vitrofenestroj estis certe mallevitaj. Iu el inter ni ekkantis furorkanton, sed ni ĉiuj volis kanti. Ni kantis multe pli rapide ol veturis la vagonaro, ni pendoligis la brakojn, ĉar la voĉo ne sufiĉis, ni venis kun niaj voĉoj en agrablan interpremiĝon. Miksante sian voĉon inter la aliajn, oni estas kaptita kvazaŭ per fiŝhoko.

    Tiel ni kantis, la arbaron dorse, en la orelojn de la malproksimaj vojaĝantoj. La plenkreskuloj en la vilaĝo ankoraŭ ne dormis, la patrinoj preparis la litojn por la nokto.

    Jam estis tempo. Mi kisis tiun kiu staris apud mi, al la tri plej proksimaj mi nur iel etendis la manojn, komencis rekuri la vojon, neniu vokis min. Ĉe la unua kruciĝo, kie ili ne plu povis vidi min, mi flankeniĝis kaj laŭ kampvojoj rekuris en la arbaron. Mi alstrebis la urbon en la sudo, pri kiu oni diris en nia vilaĝo:

    Tie estas homoj! Imagu, ili ne dormas!

    Kaj kial ne?

    Ĉar ili ne laciĝas.

    Kaj kial ne?

    Ĉar ili estas stranguloj.

    Ĉu stranguloj ne laciĝas?

    Kiel stranguloj laciĝu!

    Senmaskigo de fripono

    Fine preskaŭ je la 10-a horo vespere kun viro, kun kiu mi antaŭe konatiĝis nur preterpase kaj kiu ĉi-foje estis ree aliĝinta al mi kaj dum du horoj treninta min tra la stratoj, mi alvenis antaŭ la moŝteca domo, en kiu mi estis invitita al societo.

    Do! mi diris kaj klakis per la manoj kiel signo de nepra neceso adiaŭi. Malpli decidajn provojn mi jam estis farinta kelkajn. Mi estis jam tute laca.

    Ĉu vi supreniras tuj? li demandis. En lia buŝo mi aŭdis bruon kvazaŭ interklakadon de dentoj.

    Jes.

    Mi estis ja invitita, tion mi estis tuj dirinta al li. Sed mi estis invitita iri supren, kie mi jam estus tre volonte, kaj ne por stari ĉi tie malsupre antaŭ la pordego kaj rigardi preter la orelojn de mia vidalvidulo. Kaj por nun eĉ mutiĝi kun li, kvazaŭ ni estus decidintaj pri longa restado en tiu ĉi loko. Dume, la ĉirkaŭaj domoj tuj partoprenis tiun mutadon, kaj ankaŭ la mallumo super ili ĝis la steloj. Kaj la paŝoj de nevideblaj promenantoj, kies vojon oni ne emis diveni, la vento, kiu ĉiam denove premiĝis kontraŭ la vid-al-vida stratflanko, gramofono kantanta kontraŭ la fermitaj fenestroj de iu ĉambro, – ili aŭdiĝis el tiu mutado, kvazaŭ ĝi estus ilia propraĵo de ĉiam kaj por ĉiam.

    Kaj mia akompananto cedis en sia kaj – post rideto – ankaŭ en mia nomo, etendis laŭlonge de la muro la dekstran brakon supren kaj apogis sian vizaĝon, la okulojn fermitaj, kontraŭ ĝi.

    Sed tiun rideton mi ne plu vidis ĝisfine, ĉar la honto subite returnis min. Do, nur ĉe tiu rideto mi eksciis, ke tiu estis neniu alia ol fripono. Kaj tamen mi estis jam dum monatoj en tiu ĉi urbo, kredis profunde koni tiujn friponojn, kiuj nokte alpaŝas nin el flankstratoj, kun la manoj etenditaj antaŭen, kiel gastejestroj, kiuj ĉirkaŭvagas la afiŝkolonon ĉe kiu ni staras, kvazaŭ ĉe kaŝludo, kaj malantaŭ la rondaĵo spionas per almenaŭ unu okulo; kiuj ĉe stratkruciĝoj, kiam ni ektimetas, subite ŝvebas antaŭ ni sur trotuara eĝo! Mi komprenis ilin ja tre bone, ili estis ja miaj unuaj urbaj konatuloj en la malgrandaj gastejoj, kaj mi dankis al ili la unuan vidon al malcedemo, kiun mi nun tute ne plu povis pensi for de la tero, tiom ke mi jam eksentis ĝin en mi. Kiel ili ankoraŭ staris fronte al ni, eĉ se oni jam delonge eskapis de ili, kiam do delonge ne plu ekzistis io por kapti! Kiel ili ne sidiĝis, kiel ili ne terenfalis, sed rigardis onin per rigardoj, kiuj ankoraŭ, eĉ se nur de malproksime, konvinkis! Kaj iliaj rimedoj estis ĉiam la samaj: Ili starigis sin antaŭ nin, tiel larĝe kiel ili povis; provis forteni nin de tie, kien ni celis; preparis al ni kompense loĝejon en sia propra brusto, kaj se fine la tuta kolektiĝinta sentaro baŭmis en ni, ili prenis tion kiel brakumon, en kiun ili ĵetis sin, la vizaĝon antaŭen.

    Kaj tiujn malnovajn ŝercojn mi ĉi-foje rekonis nur post tiom longa kunesto. Mi disfrotis al mi la fingropintojn unu kontraŭ la alia, por malokazigi la hontaĵon.

    Sed mia homo estis daŭre apogata ĉi tie, daŭre kredis sin efika fripono, kaj la kontento kun sia sorto ruĝigis lian liberan vangon.

    Rekonita! mi diris kaj ankoraŭ frapetis lian ŝultron. Poste mi supren hastis la ŝtuparon kaj la tiom senkaŭze fidelaj vizaĝoj de la servantaro supre en la vestiblo ĝojigis min kiel bela surprizo. Mi rigardis ilin ĉiujn laŭvice, dum oni deprenis de mi la mantelon kaj senpolvigis miajn botojn. Senŝarĝite kaj alten streĉita mi poste eniris la salonon.

    La urba mondo

    Oskar M., iom maljuna studento − se oni rigardis lin de proksime, oni ektimis pro liaj okuloj − en vintra posttagmezo meze de neĝado sur malplena placo ekhaltis en siaj vintraj vestaĵoj kun la vintra jako kaj super ĝi koltuko ĉirkaŭ la kolo kaj kun feltoĉapo sur la kapo. Li palpebrumis pro cerbumado. Li tiom absorbiĝis en pensado, ke foje li deprenis la ĉapon kaj per ĝi traviŝis la vizaĝon. Fine ŝajnis, ke li venis al konkludo kaj per danca movo turnis sin al la vojo hejmen. Kiam li malfermis la pordon de la gepatra salono, li vidis sian patron, glate razitan viron kun peze karna vizaĝo, sidi vide al la pordo, ĉe malplena tablo. Fine, diris tiu apenaŭ ke Oskar metis piedon en la ĉambron, restu, mi petas, ĉe la pordo, ĉar mi havas tiom da kolero kontraŭ vi, ke mi ne certas pri mi. Sed patro diris Oskar kaj nur parolante rimarkis, kiom li estis kurinta. Silentu kriegis la patro kaj leviĝis, per kio li kovris fenestron. Silentu, mi ordonas. Kaj Via Sed estu al vi, ĉu vi komprenas. Ĉe tio li prenis la tablon per ambaŭ manoj kaj portis ĝin je paŝo proksimen al Oskar. Vian diboĉan vivon mi simple ne plu longe eltenas. Mi estas maljunulo. En vi mi kredis havi konsolon de maljuneco, sed vi estas por mi pli malbona ol ĉiuj miaj malsanoj. Fi al tia filo, kiu per pigreco, malŝparo, malico kaj stulteco premas sian patron en la tombon. Ĉe tio la patro ekmutis, sed movis sian vizaĝon kvazaŭ li daŭre parolus. Kara patro, diris Oskar kaj singarde proksimiĝis al la tablo, trankviliĝu ĉio fariĝos bona. Hodiaŭ mi ekhavis ideon, kiu faros min aganta homo, tia kian vi nur povas deziri. Kiel tio? demandis la patro kaj rigardis en ĉambran angulon. Nur fidu min, dum la vespermanĝo mi klarigos al vi ĉion. En mia interno mi ĉiam estis bona filo, nur al la ekstero mi ne povis montri tion, mi tiom amariĝis, ke mi preferis vin ĉagreni, se mi jam ne povis vin ĝojigi. Sed nun lasu min ankoraŭ iom promeni, por ke miaj pensoj pli klare evoluu. La patro, kiu unue atente eksidis sur la tablorandon, ekstaris. Mi ne kredas, ke tio, kion vi ĵus diris, havas multan sencon, mi konsideras tion pli kiel babilaĵon. Sed fine vi estas mia filo − Venu ĝustatempe, ni hejme vespermanĝos kaj tiam vi povos prezenti vian aferon. Tiu ĉi eta konfido sufiĉas al mi, mi elkore dankas vin pro tio. Sed ĉu ne per mia rigardo videblas, ke mi estas komplete okupata de serioza afero? Provizore mi vidas nenion diris la patro. Sed tio povas esti ankaŭ mia kulpo ĉar mi troviĝas ekster uzado. Entute rigardi vin. Ĉe tio li, laŭ sia kutimo, per regula frapetado al la tabloplato atentigis pri kiom la tempo pasadas. Sed la ĉefa afero estas, ke mi tute ne plu havas fidon al vi Oskar. Se mi foje alkriegas vin − kiam vi alvenis, mi ja alkriegis vin, ĉu ne? − tiam mi faras tion ne en la espero ke tio povus vin plibonigi, mi faras tion nur pensante pri via kompatinda bona patrino, kiu nun eble ankoraŭ ne sentas rektan ĉagrenon pri vi, sed jam per la klopodo forteni tian ĉagrenon, ĉar ŝi kredas per tio iel helpi vin, malrapide pereas. Sed fine tio estas ja aferoj, kiujn vi tre bone scias kaj mi jam pro konsidero pri mi mem ne ree memorigus pri ŝi, se vi per viaj promesoj ne estus incitinta min por tio. Dum la lastaj vortoj la servistino enpaŝis por rigardi pri la fajro en la forno. Apenaŭ ŝi forlasis la ĉambron, Oskar elkriis: Sed patro! Mi tion ne estus atendinta. Se mi havintus nur malgrandan ideon, ni diru, ideon pri mia disertaĵo, kiu ja de 10 jaroj kuŝas en la ŝranko kaj bezonas ideojn kiel salon tiam eblas eĉ se ne verŝajne ke mi kiel hodiaŭ okazis kure revenus de mia promenado hejmen kaj dirus: Patro mi bonŝance havas tiun aŭ tiun ideon. Se vi al tio per via honorinda voĉo dirintus en la vizaĝon viajn ĵusajn riproĉojn, tiam mia ideo estus simple forblovita kaj mi tuj devintus foriri per ia senkulpigo aŭ sen ĝi. Sed nun, male! Ĉio, kion vi diras kontraŭ mi, helpas miajn ideojn, ili ne ĉesas, fortiĝante ili plenigas mian kapon. Mi iros, ĉar nur en soleco mi povas meti ordon en ili. Li glutis je sia spiro en la varma ĉambro. Povas ja ankaŭ esti fiaĵo, kiun vi havas en la kapo diris la patro kun grandaj okuloj tiam mi ja kredas ke ĝi tenas vin. Sed se io bona erarvagis en vin, tiam ĝi forkuras tranokte. Mi konas vin. Oskar turnis la kapon kvazaŭ oni tenus lin ĉe la kolo. Lasu min nun. Vi boras superflue en min. La nura ebleco, ke vi povas ĝuste antaŭdiri mian finon, vere devus ne tenti vin ĝeni min en mia bona cerbumado. Eble mia pasinteco donas al vi la rajton je tio, sed vi devus ne eluzi ĝin. Jen vi vidas plej bone, kiom granda via malcerteco devas esti se ĝi devigas vin tiel paroli kontraŭ mi. Nenio devigas min diris Oskar kaj tikis en la nuko. Li ankaŭ tute proksime alpaŝis la tablon, tiel ke oni jam ne sciis, al kiu ĝi apartenas. Kion mi diris, tion mi diris pro respekto kaj eĉ pro amo al vi, kion vi poste ankoraŭ vidos, sed je miaj decidoj la konsidero pri vi kaj pri panjo havas la plej grandan parton. Jen mi devas danki vin jam nun diris la patro ĉar estas ja tre malverŝajne ke via patrino kaj mi en la ĝusta momento ankoraŭ kapablos tion. Bonvolu patro lasu la estontecon ankoraŭ dormi, kiel ĝi tion meritas. Ĉar se oni vekas ĝin antaŭtempe, oni tiam ricevas preterdormintan estantecon. Sed ke tio devas diri al vi nur via filo. Krome mi ankoraŭ ne volis konvinki vin, sed nur anonci la novaĵon. Kaj almenaŭ tion mi sukcesis, kiel vi mem devas koncedi. Nun Oskar mi vere ankoraŭ miras pri unu afero: kial vi per tia afero kiel hodiaŭ ne jam pli ofte venis al mi. Ĝi tiel kongruas kun via ĝisnuna estado. Ne fakte tion mi diras serioze.

    Ja se vi tiam estus min tradraŝinta anstataŭ min aŭskulti. Mi alkuris, tion scias Dio, por rapide ĝojigi vin. Sed mi povas malkaŝi al vi nenion ĝis kiam mia plano estos komplete preta. Kial do vi punas min pro mia bona intenco kaj volas havi de mi klarigojn, kiuj nun ankoraŭ povas damaĝi la plenumadon de mia plano.

    Silentu mi volas scii nenion. Sed mi devas respondi al vi tre rapide, ĉar vi retiras vin al la pordo kaj evidente planas ion tre urĝan: Mian unuan koleregon vi trankviligis per via artaĵo, sed nun mi sentas min eĉ pli malĝoja ol antaŭe kaj pro tio mi petas vin − se vi insistas pri tio, mi povas ankaŭ petege interplekti la manojn − almenaŭ diru nenion al la patrino pri viaj ideoj. Kontentiĝu pri mi.

    Tiu ja ne estas mia patro kiu tiel parolas kun mi kriis Oskar, kiu jam havis la manon sur la porda klinko. Ekde tagmeze io okazis al vi aŭ vi estas fremdulo kiun mi nun renkontas por la unua fojo en la ĉambro de mia patro. Mia reala patro − Oskar silentis momenton kun malfermita buŝo − li ja devintus min brakumi, li estus alvokinta la patrinon. Kio estas al vi, patro?

    Prefere vespermanĝu kun via reala patro, mi opinias. Tio estus pli amuza.

    Li certe venos. Fine li ne povas ne veni. Kaj la patrino devas ĉeesti. Kaj Franco, kiun mi nun venigas. Ĉiuj. Post tio Oskar puŝis per la ŝultro kontraŭ la facile malfermiĝanta pordo, kvazaŭ li intencus dispremi ĝin.

    Alveninte en la loĝejo de Franco li nun klinis sin al la malalta dommastrino kun la vortoj: La sinjoro inĝeniero dormas mi scias, tio ne gravas, kaj sen atenti la virinon, kiu pro malkontento pri la vizito senutile iris alen kaj reen en la ĉambro, li malfermis la vitran pordon kiu kvazaŭ kaptite ĉe sent-ema loko tremis en lia mano kaj, senzorge pri la interno de la ĉambro, kiun li ankoraŭ apenaŭ vidis, li kriis: Franco, leviĝu. Mi bezonas vian fakan konsilon. Sed ĉi tie en la ĉambro mi ne eltenas, ni devas iom promeni, vi devas ankaŭ vespermanĝi ĉe ni. Do rapidu. Tre volonte, diris la inĝeniero elde sia leda kanapo sed kion unue leviĝi vespermanĝi promeni, konsili? Ion mi certe ankaŭ preteraŭdis. Antaŭ ĉio ne faru ŝercojn Franco. Tio estas la plej grava, tion mi forgesis. La komplezon mi faros al vi tuj. Sed la leviĝo − mi preferus dufoje vespermanĝi por vi ol unufoje leviĝi. Do nun ek! Ne kontraŭdiru. Oskar kaptis la malfortan homon antaŭe ĉe la jako kaj sidigis lin. Sed vi estas ja vere brutala, sciu. Ĉapelon. Per ambaŭ etfingroj li viŝis la fermitajn okulojn. Diru. Ĉu iam mi jam tiel deŝiris vin el la kanapo. Sed Franco diris Oskar kun deformita vizaĝo vestu vin bele. Mi ja ne estas stultulo ke mi vekus vin senkiale. − Same ankaŭ mi ne dormis senkiale. Hieraŭ mi havis nokto-deĵoron, poste mi hodiaŭ jam ne ricevis mian sieston, ankaŭ pro vi − Kial? Nenio, mi jam koleras, kiom malmulte vi konsideras min. Ne estas la unua fojo. Kompreneble vi estas libera studento kaj povas fari kion vi volas. Ne ĉiu estas tiom bonŝanca. Tiam oni ja devas konsideri diable. Mi estas ja via amiko, sed pro tio oni ankoraŭ ne forprenis de mi mian profesion. − Li montris tion per skuado de la manplato. Sed laŭ via nuna parolemo ĉu mi ne devas kredi ke vi pli ol sufiĉe eldormis diris Oskar kiu suprentiris sin al litfosto de kie li rigardis la inĝenieron kvazaŭ li jam havas pli da tempo ol antaŭe. Do kion vi envere volas de mi? aŭ pli bone dirite kial vi vekis min la inĝeniero demandis kaj forte frotis la kolon sub sia kapra barbo en tiu ĉi pli proksima rilato kiun oni havas al sia korpo post dormo. Kion mi volas de vi diris Oskar mallaŭte kaj donis al la lito puŝon per la kalkano. Tre malmulte. Mi jam diris tion al vi jam en la antaŭĉambro: ke vi vestu vin. Se vi Oskar volas per tio aludi ke via novaĵo interesas min tre malmulte, tiam vi tute pravas. Tio estas ja bona, tiam la fajro, en kiun ĝi metos vin, okazos tute je ĝia propra konto, sen ke nia amikeco enmiksiĝis. La informo estos ankaŭ pli klara, mi bezonas klaran informon, tion vi konsciu. Sed se vi eble serĉas kolumon kaj kravaton, ili kuŝas tie sur la brakseĝo. Dankon diris la inĝeniero, kaj komencis fiksi kolumon kaj kravaton kun vi oni tamen povas kalkuli.

    [La presita germana originalo ne redaktis la tekston kaj lasis la grandparte mankantan interpunkcion ne  tuŝita. La Esperanto-versio plejparte same lasis la interpunkcion tia. -vl]

    Granda bruo

    Mi sidas en mia ĉambro en la ĉefstabo de la bruo de la tuta loĝejo. Ĉiujn pordojn mi aŭdas batiĝi, ilia bruo ŝparas al mi nur la paŝojn de la kurantoj inter ili, eĉ la klakfermadon de la kuirforna pordo mi aŭdas. La patro trarompas la pordojn de mia ĉambro kaj tramigras en posttrenanta noktĉemizo, el la forno en la apuda ĉambro oni elgratas la cindron, Vali demandas, vorton post vorto kriante tra la antaŭĉambro, ĉu la ĉapelo de la patro estas jam purigita, siblado, kiu volas esti al mi amika, eĉ levas la kriegadon de respondanta voĉo. La salonpordo estas klinke malfermata kaj bruas kvazaŭ el katara gorĝo, poste krome malfermiĝas kun kantado de ina voĉo kaj fine fermiĝas per obtuza vira skuo, aŭdebla kiel plej malrespekta. La patro nun estas for, nun komenciĝas la pli delikata, pli distra, pli senespera bruado, gvidata de la voĉoj de la du kanariaj birdoj. Jam pli frue mi pensis pri tio, pro la kanariaj birdoj mi rememoras tion, ĉu mi ne malfermu la pordon ĝis eta fendo, serpente rampu en la apudan ĉambron kaj tiel sur la planko petu miajn fratinojn kaj ilian fraŭlinon je silento.

    La subita promenado

    Se oni vespere ŝajnas esti definitive decidinta resti hejme, vestis la negliĝon, post la vespermanĝo sidas ĉe lumigita tablo kaj komencis iun laboron aŭ iun ludon, post kiu oni kutime iras dormi, se ekstere estas malagrabla vetero kiu faras la hejmrestadon memkomprenebla, se oni nun ankaŭ jam tiom longe pacience eltenis ĉetable, ke la foriro nepre mirigus ĉiujn, se nun ankaŭ la ŝtuparejo estas malluma kaj la ekstera pordo ŝlosita, kaj se oni nun spite al ĉio, en subita malagrabla sento leviĝas, ŝanĝas la jakon, aperas tuj laŭstrate vestita, deklaras devi foriri, post mallonga adiaŭo tion ankaŭ faras, laŭ la rapido, per kiu oni fermfrapas la pordon, kredas postlasi pli aŭ malpli da kolero, se oni retroviĝas sur la strato, kun artikoj, kiuj respondas per aparta moviĝemo al la jam neatendita libereco, kiun oni donis al ili, se oni sentas per tiu unu decido ĉian decidkapablon en si kolektita, se oni ekkonas kun pli granda ol kutima graveco, ke oni havas ja pli da forto ol da bezono por fari kaj elteni la plej rapidan ŝanĝon kaj se oni nun laŭiras la longajn stratojn, – tiam oni estas por tiu ĉi vespero komplete forlasinta la familion, kiu flankeniĝas en la senesteco, dum oni mem, tute firme, nigra pro kontureco, frapante la femurojn malantaŭe, leviĝas al sia vera formo.

    Ĉio pliiĝas ankoraŭ, se oni ĉe tiom malfrua vespertempo vizitas amikon por vidi, kiel li fartas.

    Decidoj

    Leviĝi el mizera stato devas esti facile, eĉ per memtrudita energio. Mi deŝiras min de la seĝo, ĉirkaŭkuras la tablon, movebligas kapon kaj kolon, fajrigas la okulojn, streĉas la muskolojn ĉirkaŭ ili. Kontraŭagas ĉian senton, salutos la tuj venontan ajnulon A impete, afable toleras aliulon B en mia ĉambro, ĉe C mi tiras ĉion diratan per longaj glutoj en min, spite al doloro kaj penado.

    Sed eĉ se tiel okazas, per ĉia eraro kiu ne povas ne okazi, la tuto, la facila kaj la malfacila, haltos, kaj mi devos cirkle retroturniĝi.

    Pro tio ja restas la plej bona konsilo: ĉion akcepti, konduti kiel peza maso eĉ se oni sentas sin forblovata, ne lasi sin delogi al nenecesa paŝo, rigardi la alian per besta rigardo, ne senti penton, mallonge, tion, kio ankoraŭ fantome restas de nia vivo, subpremi per propra mano, do pliigi la lastan tombecan kvieton kaj lasi ekzisti nenion kroman.

    Karakteriza movo de tia stato estas la paso de la etfingro sur la brovojn.

    Ekskurso en la montaron

    Mi ne scias, kriis mi sensone, mi ja ne scias. Se neniu venas, tiam do venas neniu. Al neniu mi faris malbonaĵon, neniu faris malbonaĵon al mi, sed neniu volas helpi min. Plenplena de neniuj. Sed tiel ja ne statas. Nur, ke neniu helpas min –, alie estus bele: nenio krom neniuj. Mi vere ŝatus – kaj kial ne? – fari ekskurson kun societo de nenio krom neniuj. Nature en la montaron, kien do alie? Kiel tiuj neniuj premas sin unu kontraŭ la alia, jen la multaj laŭlarĝe etenditaj kaj interkroĉitaj brakoj, jen la multaj piedoj, disaj je etetaj paŝoj! Kompreneble ĉiuj estas en frako. Ni paŝas facile, la vento trablovas niajn interspacojn, kiujn ni kaj niaj artikoj lasas malfermitaj. La koloj liberiĝas en la montaro! Estas miraklo, ke ni ne kantas.

    La malfeliĉo de fraŭlo

    Ŝajnas kruda sorto, resti fraŭlo, estante maljuna viro, kun malfacila digno peti akcepton, se oni volas pasigi vesperon kun homoj, esti malsana kaj el la angulo de sia lito dum semajnoj rigardi la malplenan ĉambron, ĉiam adiaŭi antaŭ la dompordo, neniam apud sia edzino suprenpremiĝi la ŝtuparon, havi en sia ĉambro nur flankpordojn kiuj kondukas al fremdaj loĝejoj, hejmen porti sian vespermanĝon en unu mano, devi primiregi fremdajn infanojn kaj ne devi konstante ripeti: Mi ne havas, formi sin aspekte kaj kondute laŭ unu aŭ du fraŭloj el la junecaj rememoroj.

    Tiel estos, nur ke oni ankaŭ en la realo nun kaj poste aperos tia, kun korpo kaj reala kapo, do ankaŭ kun frunto por frapi ĝin per la mano.

    La komercisto

    Eblas, ke iuj kompatas min, sed mi ne sentas tion. Mia malgranda komerco plenigas min per zorgoj, kiuj doloras min interne ĉe la frunto kaj ĉe la tempioj, sed sen esperigi al mi kontenton, ĉar mia komerco estas malgranda.

    Mi devas fari decidojn por horoj antaŭe, vigligadi la memoron de la domservisto, averti pri timataj eraroj kaj dum iu sezono prikalkuli la modojn de la sekvonta, ne tiajn regontajn inter homoj de mia rondo, sed ĉe nealireblaj loĝantaroj en la kamparo.

    Mian monon havas fremduloj; iliaj cirkonstancoj al mi ne povas esti klaraj; la katastrofon, kiu povas trafi ilin, mi ne antaŭsentas; kiel mi povus ĝin deturni! Eble ili fariĝis malŝparemaj kaj donas feston en gasteja ĝardeno kaj aliaj iomete restas ĉe tiu festo dum fuĝo al Ameriko.

    Kiam vespere de labortago la magazeno nun fermiĝas kaj mi vidas nun antaŭ mi horojn, dum kiuj mi neniom povas labori por la seninterrompaj bezonoj de mia komerco, tiam mia ekscitiĝo, en la mateno foren antaŭsendita, sin ĵetas en min kiel revenanta alta tajdo, sed ne eltenas en mi kaj sencele ŝiras min kun si.

    Kaj tamen mi tute ne povas utiligi tiun kapricon kaj povas nur hejmeniĝi, ĉar miaj manoj kaj vizaĝo estas malpuraj kaj ŝvitaj, la vestaĵoj makulitaj kaj polvaj, mi havas la komercan kaskedon sur la kapo kaj botojn tragratitajn de kesto-najloj. Tiam mi paŝas kvazaŭ sur ondoj, klakas per la fingroj de ambaŭ manoj kaj al preterpasantaj infanoj mi karese tuŝas la harojn.

    Sed la vojo tro mallongas. Tuj mi estas en mia domo, malfermas la liftopordon kaj eniras.

    Mi vidas, ke mi nun kaj subite solas. Aliaj, kiuj devas supreniri ŝtuparojn, ĉe tio iomete laciĝas, devas kun urĝe spirantaj pulmoj atendi, ĝis oni venas malfermi la loĝejan pordon, ĉe tio havas kaŭzon por kolero kaj senpacienco, venas nun en la vestiblon, kie ili pendigas la ĉapelon, kaj nur irante tra la koridoro preter kelkaj vitraj pordoj en sian propran ĉambron, ili estas solaj.

    Sed mi estas tuj sola en la lifto kaj rigardas, apogate sur la genuoj, en la mallarĝan spegulon. Kiam la lifto ekleviĝas, mi diras:

    Silentu, retropaŝu, ĉu vi volas en la ombron de la arboj, malantaŭ la fenestrajn drapiraĵojn, en la laŭbovolbaĵojn?

    Mi parolas kun la dentoj, kaj ĉe la laktaj vitroj la ŝtuparaj balustradoj malsupren glitas kvazaŭ falanta akvo.

    "Flugu for; viaj flugiloj, kiujn mi neniam vidis, portu vin en la vilaĝan valon aŭ al Parizo, se io pelas vin tien.

    Sed ĝuu la elrigardon el la fenestro, kiam la procesioj venas el ĉiuj tri stratoj, ne cedas unu al la alia, miksiĝas inter si kaj inter siaj lastaj vicoj reaperigas la liberan placon. Svingu tukojn, estu terurigitaj, estu kortuŝitaj, laŭdu la belan damon preter veturantan.

    Iru trans la riveron sur la ligna ponto, kapsignu al la baniĝantaj infanoj kaj miru pri la hura' de la mil maristoj sur la fora kirasŝipo.

    Persekutu nur la senpretendan viron, kaj kiam vi puŝis lin en pordovojeton, prirabu lin kaj tiam, ĉiu kun la manoj en la poŝoj, postrigardu lin, kiel li malĝoje iras sian vojon en la maldekstran straton.

    La dise sur siaj ĉevaloj galopanta polico bridas la bestojn kaj retropremas vin. Lasu ilin, la malplenaj stratoj malfeliĉigos ilin, mi scias tion. Jam ili forrajdas duope, vidu, malrapide ĉirkaŭ la stratanguloj, fluge tra la placoj."

    Tiam mi devas eliri, malsuprenigi la lifton, sonorigi ĉe la pordosonorilo, kaj la knabino malfermas la pordon, dum mi salutas.

    Distrita elrigardo

    Kion ni faros dum tiuj printempaj tagoj, kiuj nun rapide venos? Ĉi-matene la ĉielo estis griza, sed se oni nun iras al la fenestro, oni estas surprizita kaj apogas la vangon ĉe la klinko de la fenestro.

    Sube oni vidas la lumon de la suno – ja certe jam sinkanta –sur la vizaĝo de infaneca knabino, kiu tiel iras kaj retrorigardas, kaj samtempe oni vidas la ombron de viro sur ĝi, kiu pli rapide venas malantaŭ ŝi.

    Poste la viro estas jam preterpasinta kaj la vizaĝo de la infano tute hela.

    La hejmeniro

    Oni vidu la konvinkoforton de la aero post fulmotondro! Miaj meritoj aperas antaŭ mi kaj kun granda impreso superfortas min, kvankam, estas vere, mi ne kontraŭstaras.

    Mi marŝas kaj la rapido estas la rapido de tiu ĉi stratflanko, de tiu ĉi strato, de tiu ĉi kvartalo. Mi estas prave respondeca pri ĉiuj frapoj kontraŭ pordoj, sur tabloplatojn, pri ĉiuj tostoj, pri la amparoj en siaj litoj, en la skafaldoj de novaj konstruaĵoj, en mallumaj stratetoj premitaj kontraŭ dommuroj, sur la divanoj de bordeloj.

    Mi taksas mian pasintecon kontraŭ mia estonteco, sed trovas ilin ambaŭ elstare bonaj, ne povas doni preferon al iu el ambaŭ kaj devas nur mallaŭdi la maljustecon de la sorto, kiu tiom favoras min.

    Nur kiam mi enpaŝas mian ĉambron, mi estas iomete pripensema, sed sen ke mi dum la ŝtupara supreniro estus trovinta ion pripensindan. Ne multe helpas al mi, ke mi komplete malfermas la fenestron kaj ke en iu ĝardeno ankoraŭ ludas la muziko.

    La preterkurantoj

    Se oni promenas nokte tra strato, kaj viro, videbla jam de malproksime – ĉar la strato antaŭ ni supreniĝas kaj estas plenluno – kuras renkonte al ni, tiam ni ne haltigos lin, eĉ se li estas malforta kaj ĉifonvestita, eĉ se iu kuras post li kaj kriegas, sed ni lasos lin plu kuri.

    Ĉar noktas, kaj ni ne kulpas, ke la strato antaŭ ni en plenluno supreniĝas, kaj krome, eble tiuj du aranĝis tiun pelkuradon por amuziĝi, eble ambaŭ persekutas iun trian, eble la unua estas persekutata senkulpe, eble la dua volas murdi, kaj ni fariĝus kunkulpantoj de la murdo, eble la du scias nenion unu pri la alia, kaj ĉiu kuras nur je sia propra respondeco en sian liton, eble ili estas dormirantoj, eble la unua havas armilojn.

    Kaj fine, ĉu ni ne rajtas laci, ĉu ni ne trinkis tiom da vino? Ni feliĉas, ke ankaŭ la duan ni ne plu vidas.

    La pasaĝero

    Mi staras sur la platformo de elektra tramo kaj estas totale malcerta pri mia pozicio en tiu ĉi mondo, en ĉi urbo, en mia familio. Eĉ preterpase mi ne povus diri, kion mi povus prave pretendi en ajna direkto. Mi tute ne povas pravigi, ke mi staras sur tiu ĉi platformo, ke mi tenas min per ĉi maŝo, lasas min porti de tiu ĉi tramo, ke homoj evitas la tramon aŭ iras mute aŭ ripozas antaŭ la montrofenestroj. – Estas vere, ke neniu tion postulas de mi, sed tio estas al mi egala.

    La tramo proksimiĝas al haltejo, knabino stariĝas antaŭ la ŝtupojn, preta je eliro. Ŝi aperas al mi tiom klare, kvazaŭ mi estus ŝin pripalpinta. Ŝi estas nigre vestita, la jupofaldoj preskaŭ ne moviĝas, la bluzo estas streta kaj havas kolumon el blanka puntaĵo, la maldekstran manon ŝi tenas plate ĉe la vando, la ombrelo en ŝia dekstra mano staras sur la dua plej supra ŝtupo. Ŝia vizaĝo estas bruna, la nazo, ĉe la flankoj iomete premita, finiĝas ronda kaj larĝa. Ŝi havas abundan brunan hararon kaj disblovitajn haretojn ĉe la dekstra tempio. Ŝia malgranda orelo alsidas strete, sed mi vidas, ĉar mi staras proksime, la tutan dorson de la dekstra orelkonko kaj la ombron ĉe la radiko.

    Tiutempe mi demandis min: Kiel fariĝas, ke ŝi ne miras pri si, ke ŝi tenas la buŝon fermita kaj diras nenion tian?

    Vestaĵoj

    Ofte, vidante vestaĵojn kun plej diversaj faldoj, ruŝoj kaj pendaĵoj, kiuj sur belan korpon kuŝiĝas bele, tiam mi pensas, ke ili ne longe konserviĝas tiaj, sed ricevas faldojn ne plu gladeblajn, ricevas polvon, kiu, dike en la ornamaĵo, ne plu forigeblas, kaj ke neniu emus fariĝi tiom malgaja kaj ridinda por vesti ĉi-matene la saman altvaloran robon kaj vespere demeti ĝin.

    Sed mi vidas knabinojn, kiuj certe estas belaj kaj montras multoble ĉarmajn muskolojn kaj ostetojn, streĉitan haŭton kaj amasojn da delikataj haroj, kaj tamen ĉiutage aperas en tiu sola natura masko kostumo, metas en la samajn manplatojn ĉiam la saman vizaĝon kaj reflektigas ĝin en sia spegulo.

    Nur kelkfoje vespere, kiam ili malfrue revenas de festo, en spegulo ĝi ŝajnas al ili eluzita, ŝvelinta, polva, de ĉiuj jam vidita kaj apenaŭ plu portebla.

    La malakcepto

    Se mi renkontas belan knabinon kaj ŝin petas: Estu afabla, venu kun mi kaj ŝi preterpasas mute, per tio ŝi celas:

    Vi ne estas duko kun fluganta nomo, ne larĝa amerikano de indiana kresko, kun horizontale ripozantaj okuloj, kun haŭto masaĝita de l' aero de gazonejoj kaj de riveroj ilin trafluantaj, vi ne faris vojaĝojn al la grandaj lagoj kaj sur ili, kiuj troveblas mi ne scias kie. Do, mi petas, kial mi, bela knabino, iru kun vi?

    Vi forgesas, vin ne portas aŭtomobilo en longaj puŝoj balancante tra la strato; mi ne vidas la sinjorojn de via sekvantaro, premitajn en siaj vestaĵoj, kiuj iras malantaŭ vi en preciza duoncirklo murmurante por vi benojn; viaj mamoj estas en la korsaĵo bone ordigitaj, sed viaj femuroj kaj koksoj kompensiĝas pri tiu sindeteno; vi portas taftorobon kun plisitaj faldoj, kia ĝi lastan aŭtunon nin certe ĝojigis, kaj tamen vi ridetas – kun tiu mortdanĝero surkorpe – de tempo al tempo.

    Jes, ni ambaŭ pravas, kaj por ne konsciiĝi pri tio nerefuteble, ni prefere iru, ĉu ne, hejmen ĉiu sola.

    Pensigo por rajdistoj

    Nenio, se oni pripensas, povas delogi al esti la unua en vetkuro.

    La gloro esti agnoskata la plej bona rajdisto de la lando, ĝojigas ĉe l' eko de l' orkestro tro forte ol ke sekvamatene eviteblus la pento.

    La envio de la kontraŭuloj, de ruzuloj sufiĉe influhavaj, ne povas ne dolori nin en la mallarĝa spaliro, kiun ni nun trarajdas post tiu ebenaĵo, kiu estis antaŭ ni baldaŭ malplena escepte de kelkaj je rondo preterdistancitaj rajdistoj ete alrajdantaj kontraŭ la randon de la horizonto.

    Multaj el niaj amikoj rapidas enspezi la gajnon kaj nur super la ŝultroj ili krias de la foraj giĉetoj al ni sian huraon; sed la plej bonaj amikoj tute ne vetis nian ĉevalon, ĉar ili timis, ke se venus la perdo, ili devus pri ni koleri, sed nun, ĉar nia ĉevalo estis la unua kaj ili nenion gajnis, ili returnas sin, kiam ni preterpasas, kaj preferas rigardi laŭlonge de la benkaroj.

    La konkurantoj malantaŭe, firme en la selo, provas superrigardi la malfeliĉon, kiu trafis ilin, kaj la maljustecon iel al ili kaŭzita; ili alprenas freŝan aspekton, kvazaŭ devus komenci nova konkurso kaj serioza post tiu infanludo.

    Al multaj sinjorinoj la venkinto ŝajnas ridinda, ĉar li pufiĝas kaj tamen ne scias kion fari pro la eterna manskuado, salutgestado, subenkliniĝo kaj salutado-en-la foron, dum la venkitoj estas fermintaj la buŝon kaj al siaj plejparte henantaj ĉevaloj iom frapetas la kolon.

    Fine el la griziĝinta ĉielo komencas eĉ pluvi.

    La stratfenestro

    Kiu vivas solece kaj tamen ŝatus ie aŭ tie aliĝi, kiu konsidere al la ŝanĝiĝoj de la tagparto, de la vetero, de la profesiaj kondiĉoj kaj similaj volas sen io plia tuj vidi ian brakon, ĉe kiu li povus sin teni, – tiu ne longe daŭrigas tiel sen stratfenestro. Kaj se estas tiel, ke li serĉas nenion kaj alpaŝas la fenestron kiel laculo, la okulojn alterne inter publiko kaj ĉielo, kaj li ne volas kaj tenas la kapon iomete retroklinita, tamen malsupre la ĉevaloj lin kuntiras en sian sekvantaron de ĉaroj kaj bruo kaj per tio fine al la homa konkordo.

    Deziro fariĝi indiano

    Oni estu do indiano, tuj preta, kaj sur la kuranta ĉevalo, oblikve en la aero, ĉiam ree mallonge ektremus super la tremanta grundo, ĝis oni lasis la spronojn, ĉar spronoj ne ekzistis, ĝis oni forĵetis la bridojn, ĉar bridoj ne ekzistis, kaj apenaŭ vidis antaŭ si la landon kiel glattonditan erikejon, jam sen ĉevalkolo nek ĉevalkapo.

    La arboj

    Ĉar ni estas kiel arbotrunkoj en la neĝo. Ŝajne ili surkuŝas glate, kaj per puŝeto oni devus esti kapabla forŝovi ilin. Ne, tion oni ne povas, ĉar ili estas firme ligitaj kun la grundo. Sed vidu, eĉ tio estas nur ŝajna.

    Esti malfeliĉa

    Kiam jam fariĝis neelteneble – foje antaŭvespere en novembro – kaj mi kuradis sur la mallarĝa tapiŝo de mia ĉambro kvazaŭ sur vetkurejo, ektimigite de la vido al la lumigita strato returniĝis, kaj en la profundo de mia ĉambro, funde de la spegulo tamen rericevis novan celon, kaj ekkriegis, nur por aŭdi la kriegon, al kiu nenio respondas kaj al kiu ankaŭ nenio deprenas la kriegan forton, kiu do supreniĝas, sen kontraŭpezo, kaj ne povas ĉesi, eĉ se ĝi mutiĝas, tiam el la vando malfermiĝis la pordo, tiom urĝe, ĉar urĝo ja necesis kaj ĉar la ĉarĉevaloj malsupre sur la pavimo leviĝis kvazaŭ furioziĝintaj ĉevaloj en batalo, kun la gorĝoj rezignitaj.

    Kiel fantometo infano eliĝis el la malluma koridoro, en kiu la lampo ankoraŭ ne lumis, kaj restis sur la piedpintoj sur nerimarkeble ŝanceliĝanta planktabulo. Tuj blindigita de la ĉambra krepusko, ĝi volis tuj enigi la vizaĝon en siajn manojn, sed neatendite trankviliĝis per vido al la fenestro, antaŭ kies kruco la altiĝinta vaporaĵo de la stratlumigado fine restis sub la mallumo. Per la dekstra kubuto ĝi tenis sin rekta antaŭ la malfermita pordo apogite ĉe la ĉambra vando kaj lasis la trablovon de ekstere karesi la artikojn de la piedoj, ankaŭ la kolon, ankaŭ la tempiojn.

    Mi iomete rigardis tion, poste diris Bonan tagon kaj prenis mian jakon de la fornoŝirmilo, ĉarmi ne volis aspekti tiel duonnuda. Dum momento mi tenis la buŝon malfermita, por ke la ekscitiĝo forlasu min tra la buŝo. Mi havis en mi malbonan salivon, en la vizaĝo tremis miaj okulharoj, mallonge, nenio 'mankis' al mi krom ĝuste tiu vizito tamen atendita.

    La infano daŭre staris ĉe la vando sur la sama loko, ĝi tenis la dekstran manon premite ĉe la muro kaj, tute ruĝvanga, ne povis satiĝi je tio, ke la blankfarbita vando estis dikgrajna kaj frotis la

     fingropintojn. Mi diris: Ĉu Vi volas vere al mi? Ĉu ne estas eraro? Nenio pli facila ol eraro en ĉi tiu granda domo. Mi nomiĝas Tiuulo, loĝas en la tria etaĝo. Ĉu do min vi volas viziti?

    Trankvilu, trankvilu! diris la infano trans la ŝultro, ĉio estas en ordo.

    Do, venu pli en la ĉambron, mi ŝatus fermi la pordon.

    La pordon mi ĵus fermis. Bonvolu ne fari al vi penon. Kaj entute trankviliĝu.

    Ne parolu pri peno. Sed ĉe tiu ĉi koridoro loĝas amaso da homoj, kompreneble ĉiuj estas miaj konatoj; la plejparto venas nun el la magazenoj; se ili aŭdas paroli en iu ĉambro, ili kredas simple havi la rajton malfermi kaj vidi kio okazas. Simple estas tiel. La homoj havas la tagan laboron post si; al kiu ili submetus sin en sia provizora vesperlibereco! Cetere vi ja ankaŭ scias tion. Lasu min fermi la pordon.

    Ja kio okazas? Kio estas al vi? Laŭ mi, la tuta domo povas eniri. Kaj jen refoje: Mi jam fermis la pordon, ĉu vi kredas, ke nur vi povas fermi la pordon? Mi ŝlosis eĉ per la ŝlosilo.

    "Tiam estas bone. Mi ja ne volas pli. Vi tute ne bezonis ŝlosi per la ŝlosilo. Kaj nun sentu vin komforta, ĉar vi jam estas ĉi tie. Vi estas mia gasto. Tute fidu min. Instalu vin larĝe sen timo. Mi devigos vin nek al restado nek al foriro.

    Ĉu mi bezonas tion diri? Ĉu vi konas min tiel malbone?"

    Ne. Vi vere ne bezonis diri tion. Plie: Vi devis ĝin ne diri. Mi estas infano; kial fari ceremoniojn pro mi?

    Ne estas tiom grave. Kompreneble, infano. Sed tro malgranda vi ne estas. Vi estas jam tute plenkreska. Se vi estus knabino, vi ne rajtus enfermi vin tiel simple en ĉambro kun mi.

    Pri tio ni ne zorgu. Mi volus nur diri: Ke mi konas vin tiel bone, tio min malmulte protektas, tio ŝparas al vi nur la penon mensogi al mi. Sed tamen vi faras al mi komplimentojn. Lasu tion, mi postulas de vi, ne faru tion. Krome, mi ne konas vin ĉie kaj ĉiam, des pli ĉe tia mallumo. Estus multe pli bone, se vi farus lumon. Ne, prefere ne. Almenaŭ mi notu, ke vi minacis min.

    Kiel? Mi vin minaci? Sed mi petas vin. Mi ja tiom feliĉas, ke vi fine venis. Mi diras 'fine', ĉar estas jam tiel malfrue. Tiel eblas, ke mi en mia ĝojo parolis iom konfuze kaj ke vi komprenis ĝin ĝuste tiel. Ke mi parolis tiel, tion mi dekoble koncedas, jes, mi minacis vin per ĉio, kion vi volas. – Nur ne disputu, ho ĉielo! Sed kiel vi povis kredi tion? Kiel vi povis tiom aflikti min? Kial vi volas ĉiel veneni al mi tiun etan momenton de via ĉeesto? Fremdulo estus pli konsentema ol vi.

    Tion mi kredas; tio ne estis saĝaĵo. Tiom proksima al vi, kiom fremdulo povas alveni per konsentemo, mi estas jam de naturo. Tion scias ankaŭ vi, do kial la ĉagreno? Diru ke vi volas ludi komedion, kaj mi iros tuj.

    Ĉu? Ankaŭ tion vi kuraĝas diri al mi? Vi iomete tro aŭdacas. Fine vi estas tamen en mia ĉambro. Vi freneze frotas viajn fingrojn ĉe mia vando. Mia ĉambro, mia vando! Kaj krome, tio, kion vi diras, estas ridinda, ne nur impertinenta. Vi diras, ke via naturo devigas vin paroli kun mi tiel. Ĉu vere? Ĉu via naturo devigas vin? Afable de via naturo. Via naturo estas mia, kaj se mi kondutas al vi nature kun afableco, tiam ankaŭ vi ne rajtas alie.

    Ĉu tio estas afabla?

    Mi parolas pri antaŭe.

    Ĉu Vi scias, kia mi estos poste?

    Nenion mi scias.

    Kaj mi iris al la apudlita ŝranketo, sur kiu mi lumigis kandelon. Dum tiu tempo mi disponis nek pri gaso nek elektra lumo en mia ĉambro. Mi poste sidis ankoraŭ dum iom da tempo ĉe la ŝranketo, ĝis mi tediĝis ankaŭ de tio, metis la palton, prenis la ĉapelon de la kanapo kaj elblovis la kandelon. Elirante mi kaptiĝis en seĝopiedo.

    Sur la ŝtuparo mi renkontis sametaĝan luanton.

    Ĉu vi jam ree foriras, fiulo? li demandis ripozante sur siaj piedoj etenditaj sur du ŝtupoj.

    Kion mi faru? mi diris, mi ĵus havis fantomon en mia ĉabro.

    Vi diras tion kun la sama malkontento, kvazaŭ vi trovus haron en la supo.

    Vi ŝercas. Sed notu bone, fantomo estas fantomo.

    Tre ĝuste. Sed kiel, se oni tute ne kredas je fantomoj?

    Nu, ĉu vi kredas, ke mi kredas je fantomoj? Sed kiom helpas al mi tiu nekredemo?

    Tute simple. Vi nur ne plu timu, kiam fantomo vere venas al vi.

    Bone, sed tio estas ja la flanka timo. La ĉefa timo estas la timo pro la kaŭzo de la fantomo. Kaj tiu timo restas. Tiun mi havas eĉ grandioze en mi.

    Pro nervozeco mi komencis traserĉi ĉiujn miajn poŝojn.

    Sed ĉar vi ne timis la fantomon mem, vi povintus do trankvile demandi ĝin pri ĝia kaŭzo!

    Evidente vi ankoraŭ neniam parolis kun fantomoj. El ili ja neniam eblas ricevi klaran informon. Ĉiam nur tien kaj reen. Tiuj fantomoj ŝajnas dubi pri sia ekzisto pli ol ni, kio cetere ne estas miriga pro ilia kadukeco.

    Sed mi aŭdis, ke oni povas nutre fortikigi ilin.

    Jen vi estas bone informita. Tion oni povas. Sed kiu faru tion?

    Kial ne? Ekzemple se estas fantomino, li diris kaj leviĝis sur la supra ŝtupo.

    Aĥ tiel, diris mi, sed eĉ tiam ĝi ne validas. Mi pripensis. Mia konato estis jam tiom alte, ke li devis, por vidi min, antaŭklini sin sub volbo de la ŝtuparejo. Sed malgraŭ tio, mi kriis, se vi supre forprenos de mi mian fantomon, tiam estos finite inter ni, por ĉiam.

    Sed tio estis ja nur ŝerco, diris li kaj retiris la kapon.

    Tiam estas bone, mi diris kaj nun povintus trankvile promeni. Sed ĉar mi sentis min tiom forlasita, mi prefere supreniris kaj kuŝiĝis por dormi.

    La verdikto

    Historio de Franco Kafko.

     Por fraŭlino Felice B.

    Estis dimanĉa antaŭtagmezo dum la plej bela printempo. Georgo Bendemano, juna komercisto, sidis en sia privata ĉambro en la dua etaĝo de iu el la malaltaj, leĝere konstruitaj domoj, kiuj sin etendis laŭ la rivero en longa vico, malsamaj preskaŭ nur per siaj alto kaj koloro. Li ĵus finis leteron al junec-amiko troviĝanta eksterlande; fermis ĝin lude malrapide kaj poste, la kubuton apoge sur la skribotablo, rigardis tra la fenestro al la rivero, la ponto kaj la altaĵoj ĉe la alia bordo kun ilia delikata verdo.

    Li meditis pri tio, kiel tiu amiko, malkontenta pri sia hejma progresado, jam antaŭ jaroj estis kvazaŭ fuĝinta al Ruslando. Nun li havis negocon en Peterburgo, kiu komence estis tre bone evoluinta, sed jam delonge ŝajnis stagni, kiel la amiko plendis ĉe siaj vizitoj maloftiĝantaj. Tiel li senutile trolacigis sin en fremdlando, la fremdeca plenbarbo apenaŭ kaŝis la el la infanaj jaroj bone konatan vizaĝon, kies flava haŭtkoloro ŝajnis indiki disvolviĝantan malsanon.

    Laŭ siaj rakontoj li ne havis verajn rilatojn kun la tiea kolonio de siaj samlandanoj, sed ankaŭ preskaŭ neniun socian komunikadon kun la enlandaj familioj, kaj tiel adaptiĝis al definitiva fraŭla vivo.

    Kion skribi al tia homo, kiu evidente mistrafis la ĝustan vojon; oni povis lin bedaŭri, sed ne helpi. Ĉu doni al li la konsilon rehejmeniĝi, do transloki siajn ekzistrimedojn ĉi tien, revivigi ĉiujn malnovajn amikecajn rilatojn – kion ja nenio malhelpus – kaj cetere fidi la helpon de la amikoj? Sed tio signifus nenion alian ol samtempe al li diri – ju pli indulge, des pli afliktante – ke liaj ĝisnunaj provoj estis malprosperaj, ke li fine delasu ilin, ke li devas reveni kaj, kiel por ĉiam revenintan, lasi sin de ĉiuj grandokule primiri; ke nur liaj amikoj ion komprenas kaj ke li estas maljuna infano, kiu devas simple sekvi la sukcesajn, hejme restintajn amikojn. Kaj krome, ĉu oni povus esti certa, ke tiu tuta turmento tiel al li farota estos ankaŭ utila? Eble oni eĉ ne sukcesus hejmenigi lin – li diris ja mem, ke li ne plu komprenas la cirkonstancojn en la hejmlando – kaj tiel li restus malgraŭ ĉio en sia fremdejo, amarigita de la konsiloj, kaj al la amikoj je plua peco fremdigita. Sed se li efektive sekvus la konsilon kaj troviĝus deprimita – kompreneble ne intence, sed de la faktoj –, ne kapabla orientiĝi, nek inter siaj amikoj, nek ekster ili, suferus je hontiĝo, kaj nun efektive ne havus plu hejmlandon nek amikojn, ĉu tiam ne estus pli bone por li, ke li restu en la fremdlando, tia kia li estis? Konsidere tion, ĉu vere oni povus konjekti, ke li ĉi tie iel sukcesus?

    Pro tiuj kaŭzoj, se oni entute volis daŭrigi la leteran rilaton, oni ne povis al li komuniki esencajn informojn, kiajn oni senhezite farus eĉ al la plej malproksimaj konatoj. Nun jam de tri jaroj la amiko ne venis hejmen kaj li klarigis tion tre preterpase per la malcerteco de la politikaj kondiĉoj en Ruslando, laŭ tio ne permesantaj eĉ la plej mallongan foreston de malgranda komercisto, dum cent mil rusoj trankvile vagadis tra la mondo. Aliflanke, dum tiuj tri jaroj ĝuste por Georgo multo ŝanĝiĝis. Pri la morto de lia patrino okazinta antaŭ proksimume du jaroj kaj de kiam Georgo kun sia maljuna patro vivis en komuna mastrumado – pri tio la amiko ja ankoraŭ sciiĝis, li esprimis sian kondolencon letere kun iom da sekeco, kaŭzita certe nur de la fakto, ke la funebro pri tia okazo fariĝas neimagebla en la fremdejo. De tiu tempo Georgo alfrontis, kiel ĉion alian, ankaŭ sian negocon kun pli granda decidemo. Eble lia patro, dum la vivo de lia patrino – ĉar li volis valorigi nur sian propran opinion –, malhelpis lin je vera propra agado; eble la patro, ekde la morto de la patrino, malgraŭ ke li daŭre laboris en la negoco, fariĝis pli reteniĝema, eble – eĉ tre verŝajne – feliĉaj hazardoj ludis multe pli gravan rolon; ĉiukaze la negoco dum tiuj jaroj evoluis tute neatendite, la dungitaron oni devis duobligi, la spezo kvinobliĝis, plua progreso sendube atendis.

    Sed la amiko sciis tute nenion pri tiu ŝanĝo. Antaŭe, la lastan fojon eble okaze de tiu kondolenco, li volis persvadi Georgon al elmigrado al Ruslando kaj esprimis sin longe pri la ekspektoj ekzistantaj ĝuste por la negoca branĉo de Georgo en Peterburgo. La ciferoj estis neniom kompare al la amplekso, kiun la negoco de Georgo nun estis alpreninta. Sed Georgo tute ne estis eminta skribi al sia amiko pri siaj negocaj sukcesoj, kaj se li nun postokaze farus tion, tio havus vere strangan aspekton.

    Tial Georgo kontentiĝis skribi al la amiko ĉiam nur pri sensignifaj okazoj, kiaj ili memore senorde amasiĝas, kiam oni pripensas dum trankvila dimanĉo. Li volis nenion alian ol lasi neĝenata la bildon, kiun la amiko, dum la longa intertempo al si certe estis farinta pri sia hejmurbo kaj je kiu li rezigne estis kontentiĝinta. Tial okazis al Georgo, ke li anoncis la fianĉiĝon de iu sensignifa homo kun same sensignifa knabino trifoje per leteroj sufiĉe interspacigitaj; ĝis kiam la amiko tamen, spite al la intenco de Georgo, interesiĝis pri tiu strangaĵo.

    Tamen Georgo multe preferis skribi al li tiajn aĵojn ol konfesi, ke li mem antaŭ monato fianĉiĝis kun iu fraŭlino Frida Brandenfeldo, knabino el bonstata familio. Ofte li parolis kun sia fianĉino pri tiu amiko kaj pri sia apartspeca korespondrilato kun li. Do li tute ne venos al nia geedziĝo, ŝi diris, kaj mi havas tamen la rajton ekkoni ĉiujn viajn amikojn. Mi ne volas lin ĝeni, respondis Georgo, komprenu min, li verŝajne venus, almenaŭ mi kredas tion, sed li sentus sin devigita kaj damaĝita, eble min envius, kaj, certe malkontenta kaj nekapabla iam forigi tiun malkontenton, sole reveturus. Sola – ĉu vi scias, kion tio signifas? Sed ĉu li ne povas ekscii pri nia geedziĝo ankaŭ alimaniere? Tion mi ja ne povas malebligi, sed pro lia vivmaniero tio estas malverŝajna. Se vi havas tiajn amikojn, Georgo, vi tute ne devus fianĉiĝi. Pri tio ni ja ambaŭ kulpas; sed ankaŭ nun mi ne volus alie. Kaj kiam ŝi poste, vigle spirante sub liaj kisoj, ankoraŭ eligis: Verdire tio tamen ĉagrenas min, li opiniis tute sendanĝera, skribi ĉion al la amiko. Tia mi estas, kaj tian li devas min akcepti, diris li por si mem, mi ne povas el mi eltranĉi homon eble pli taŭgan por la amikeco kun li, ol mi estas.

    Kaj efektive li raportis al sia amiko en tiu longa letero, skribata tiun dimanĉmatenon, la okazintan fianĉiĝon tiuvorte: La plej bonan novaĵon mi rezervis por la fino. Mi estas fianĉiĝinta kun fraŭlino Frida Brandenfeldo, knabino el bonstata familio, kiu enlokiĝis ĉi tie nur longe post via forvojaĝo, do vi certe ne konas ŝin. Troviĝos okazo por plie detali al vi pri mia fianĉino, hodiaŭ al vi sufiĉu, ke mi estas vere feliĉa kaj ke nia reciproka rilato nur tiom ŝanĝiĝis, ke vi nun havos en mi anstataŭ tute ordinaran amikon, feliĉan amikon. Krome vi ricevos en mia fianĉino – kiu elkore salutas vin kaj kiu plej baldaŭ mem skribos al vi – sinceran amikinon, kio ne estas tute sensignifa por fraŭlo. Mi scias, ke multspecaj kaŭzoj retenas vin de vizito ĉe ni, sed ĉu ĝuste nia geedziĝo ne estus bona okazo por foje flankenĵeti ĉiujn barojn? Sed kiel ajn, agu sen iu konsidero kaj sole laŭ via plaĉo.

    Kun tiu letero enmane, Georgo sidis longe, vizaĝalfenestre, ĉe sia skribotablo. Al konato, kiu preterpasante de la strato salutis lin, li apenaŭ respondis per neĉeesta rideto.

    Fine li enpoŝigis la leteron kaj, el sia ĉambro oblikve trapaŝante etan koridoron, eniris la ĉambron de sia patro, en kiu li de monatoj ne estis. Estis ja ankaŭ nenia neceso por tio, ĉar li konstante komunikis kun sia patro en la magazeno, la tagmanĝon ili kune prenadis en manĝejo; estas vere ke vespere ĉiu prizorgis sin laŭplaĉe, sed poste ili plej ofte sidis (kiam Georgo, ne estis, kiel plej multe okazis, kun amikoj aŭ nun vizitadis sian fianĉinon) ankoraŭ momenton, ĉiu kun sia gazeto, en la komuna salono.

    Georgo miris pri la malhelo de la patra ĉambro eĉ dum tiu sunplena mateno. Tioman ombron do ĵetis la alta muro, kiu leviĝis vidalvide al la mallarĝa korto. La patro sidis ĉe la fenestro en angulo, kiu estis ornamita per diversaj memoraĵoj pri la forpasinta patrino, kaj legis la gazeton, kiun li tenis flanke antaŭ la okuloj, tiel kompensante ian vidmalfortecon. Sur la tablo staris la restaĵoj de la matenmanĝo, de kiu ŝajne ne multo estis manĝita.

    Ho, Georgo! diris la patro kaj tuj iris al li renkonte. Lia peza negliĝo malfermiĝis dum lia irado, la pintoj lin ĉirkaŭflirtis – mia patro estas ankoraŭ giganto, diris Georgo al si.

    Tie ĉi estas ja neelteneble mallume, li diris poste.

    Ja, mallume estas, certe, diris la patro.

    La fenestron vi ankaŭ estas ferminta?

    Tiel mi preferas.

    Estas ja tute varme ekstere, diris Georgo, kvazaŭ aldone al la antaŭo, kaj sidiĝis.

    La patro deprenis la matenmanĝilaron kaj metis ĝin sur ŝrankon.

    Mi volis vere nur diri al vi, daŭrigis Georgo kaj sekvis tute perdiĝinte la movojn de la maljuna homo, ke mi nun tamen indikis mian fianĉiĝon al Peterburgo. Li elpoŝigis iomete la leteron kaj refaligis ĝin.

    Ĉu al Peterburgo? demandis la patro.

    Al mia amiko do, diris Georgo kaj serĉis la patrajn okulojn. – En la magazeno li estas do tute alia, li pensis, kiom larĝe li sidas ĉi tie, kaj kun la brakoj surbruste krucitaj.

    Ja, al via amiko, diris la patro emfaze.

    Vi scias ja, patro, ke mi unue volis prisilenti al li mian fianĉiĝon. Pro takto, pro neniu alia motivo. Vi scias mem, li estas delikata homo. Mi diris al mi: de alia flanko li povas ja bone ekscii mian fianĉiĝon, kvankam, ĉe lia vivmaniero, tio estas apenaŭ verŝajna – tion mi ne povas malebligi –, sed de mi mem li absolute ne devas tion ekscii.

    Kaj ĉu nun vi ŝanĝis vian sintenon? demandis la patro, metis la grandan ĵurnalon sur la fenestrobreton kaj sur la ĵurnalon la okulvitrojn, kiujn li kovris per la mano.

    Jes, nun mi ŝanĝis la decidon. Se li estas mia bona amiko, mi diris al mi, tiam mia feliĉa fianĉiĝo estas feliĉo ankaŭ por li. Kaj pro tio mi ne plu hezitis tion indiki al li. Tamen antaŭ ol alpoŝtigi la leteron, mi volis tion diri al vi.

    Georgo, diris la patro kaj larĝigis la sendentan buŝon, aŭskultu! Vi venis pro tiu afero al mi, por interkonsiliĝi kun mi. Tio sendube honoras vin. Sed tio estas nenio, ja pli ol nenio, se vi ne diras al mi nun la tutan veron. Mi ne volas suprenkirli aferojn, kiuj ne koncernas tion. Depost la morto de nia kara patrino okazis certaj nebelaĵoj. Eble ankaŭ por ili venos la tempo, kaj eble pli frue ol ni pensas. En la negoco iuj aferoj min preterpasas, eble tio ne estas al mi kaŝata − mi volas nun tute ne starigi la konjekton, ke ĝi estas al mi kaŝata –, mi ne plu estas sufiĉe forta, mia memoro malfortiĝas, mi ne plu havas la vidon por ĉiuj tiel multaj aferoj. Tio estas unue la irado de la naturo, kaj due la morto de nia panjo min deprimis multe pli ol vin. – Sed ĉar ni ĝuste parolas pri tiu afero, pri tiu letero, mi petas vin, ne trompu min. Estas eteco, estas ne inda je spiro, do ne trompu min. Ĉu vi havas vere tiun amikon en Peterburgo?

    Georgo ekstaris embarasite. "Ni lasu miajn amikojn. Mil amikoj ne anstataŭas mian patron. Ĉu vi scias, kion mi kredas? Vi ne sufiĉe domaĝas vin. Tamen la maljuneco postulas siajn rajtojn. Vi estas al mi nemalhavebla en la negoco, tion vi ja scias tre bone, sed se la negoco minacus vian sanon, mi jam morgaŭ fermos¹ ĝin por ĉiam. Tiel ne povas daŭri. Ni devas do enkonduki alian vivmanieron por vi. Sed ĝisfunde. Vi sidas ĉi tie en la mallumo, dum en la salono vi havus belan lumon. La matenmanĝon vi tuŝetas, anstataŭ vin dece refortigi. Vi sidas ĉe fermitaj fenestroj, dum la aero al vi tiom bonfarus. Ne, mia patro! Mi venigu la kuraciston, kaj ni sekvos liajn preskribojn. Ni interŝanĝos la ĉambrojn, vi transloĝiĝos en la antaŭan ĉambron, mi ĉi tien. Estos neniu ŝanĝo por vi, ĉio estos kunportita. Sed ĉio ĉi povas atendi, nun enlitiĝu ankoraŭ iomete, vi nepre bezonas ripozon. Venu, mi helpu vin senvestiĝi, vi vidos ke mi povas. Aŭ ĉu vi volas tuj iri en la antaŭan ĉambron, tiam kuŝigu vin provizore en mian liton. Tio estus cetere tre saĝa."

    Georgo staris rekte apud sia patro, kiu estis mallevinta sian hirte blankharan kapon sur la bruston.

    Georgo, diris la patro mallaŭte, senmove.

    Georgo genuiĝis tuj antaŭ la patro, li vidis la pupilojn en la laca vizaĝo de la patro, grandegajn en la okulanguloj, sur lin direktitajn.

    Amikon en Peterburgo vi ne havas. Ĉiam vi estis ŝercemulo, kaj eĉ kontraŭ mi vi ne estis reteniĝema. Kiel vi havus ĝuste tie amikon! Tion mi tute ne povas kredi.

    Rememoru do iom, patro, diris Georgo, levis la patron de la brakseĝo kaj malvestis al li – kiom malforte li tie staris – la negliĝon, nun estos baldaŭ tri jaroj, post kiam mia amiko estis ĉe ni vizite. Mi memoras ankoraŭ, ke vi ne speciale ŝatis lin. Almenaŭ dufoje mi forneis lin antaŭ vi, kvankam li sidis en mia ĉambro. Mi povis ja sufiĉe bone kompreni vian malemon kontraŭ li, mia amiko havas siajn strangajn flankojn. Sed aliflanke vi poste kun li sufiĉe bone interbabilis. Tiam mi estis tiom fiera, ke vi lin aŭskultis, kapjesis kaj demandis. Se vi pripensos, vi certe memoros. Li rakontis tiam nekredeblajn historiojn pri la rusa revolucio. Kiel li ekzemple vidis, dum komerca vojaĝo en Kievo, en tumulto pastron sur balkono, kiu tranĉis larĝan sangokrucon en la platan manon, levis tiun manon kaj alvokis la amason. Vi mem ja plurfoje rerakontis tiun historion.

    Intertempe Georgo sukcesis residigi la patron kaj atenteme demeti al li la trikitan kalsonon, kiun li portis super la tolan, same kiel la ŝtrumpetojn. Vidante la ne elstare puran tolaĵon, li riproĉis al si, esti neglektinta la patron. Estus certe ankaŭ lia devo, zorgi pri la patra tolaĵo. Kun sia fianĉino li ankoraŭ ne eksplicite parolis pri kiel aranĝi la estonton de la patro, ĉar ili neesprimite supozis, ke la patro restos sola en la malnova loĝejo. Sed nun li senhezite kaj firme decidiĝis kunpreni la patron en sian estontan loĝejon. Ŝajnis

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1